Heitenried

komunumo de Svislando

Heitenried (malnova franclingva nomo Essers) estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1290 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Heitenried
Blazono de Heitenried
Preĝejo Sankta Miĥaelo en Heitenried
Preĝejo Sankta Miĥaelo en Heitenried
Preĝejo Sankta Miĥaelo en Heitenried
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 49′ 38″ N 7° 18′ 1″ O / 46.82722 °N, 7.30028 °O / 46.82722; 7.30028 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 38″ N 7° 18′ 1″ O / 46.82722 °N, 7.30028 °O / 46.82722; 7.30028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1290
Areo 9,12 km²
Alteco 762 m super marnivelo
Poŝtkodo 1714
Komunumkodo 2296
Mapo de Heitenried
Mapo de Heitenried
Mapo de Heitenried
vdr

Geografio redakti

Heitenried situas en la Friburga Mezlando, proksimume 10 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Friburgo, okcidente de la rivero Sinĝino, kiu formas la orientan komunumlimon. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo Heitenried el la vilaĝetoj Scheuergraben, Schönfels, Selgiswil, Unterwinterlingen kaj Wiler vor Holz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,12 km², de kiuj 18,5% estas kovritaj de arbaro, 73,0% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Heitenried limas en nordo al Ueberstorf, en oriento al Schwarzenburg (BE), kaj en sudo kaj okcidento al Sankt-Antoni.

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Schmitten al Schwarzenburg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 7 kilometrojn sude de la komunumo en Flamatt. Per la buslinioj de Friburgo kaj de Schmitten al Schwarzenburg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Heitenried datiĝas el la jaro 1228 sub ĝia franclingva nomo Essers. Sur la teritorio estis trovitaj tombaj montetoj el la Hallstatt-epoko kaj restaĵoj de la romia vojo al Schwarzenburg. Estis menciita kavalira dinastio de Ried ek de la 13-a jarcento. En la 14-a jarcento Heitenried apartenis al la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1442 la friburga familio Velga aĉetis la Senjorujon Heitenried, kiu ek de tiam apartenis al la Flago de Au de la Malnova Kamapro de Friburgo. Per vendo kaj heredo la kastelo de Heitenried fariĝis en la jaro 1579 havaĵo de la familio Diesbach-Steinbrugg. La lasta membro de tiu familio heredigis la havaĵon en la jaro 1820 al sia servisto Pierre Bersier. Dum la Helveta Respubliko en la jaro 1798 ĝis 1803 kaj la postaj jaroj ĝis 1831 Heitenried apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝis la enkonduko de la nova kantona kostitucio ĝi estis parto de la germana distrikto kaj ek de 1848 ĝi apartenas al la distrikto Sinĝino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti