Wünnewil-Flamatt

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Flamatt)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Wünnewil (stacidomo), Flamatt (stacidomo) kaj Flamatt Dorf (stacidomo).
Wünnewil-Flamatt
Blazono de Wünnewil-Flamatt
Blazono de Wünnewil-Flamatt
Blazono de Wünnewil-Flamatt
La reformita preĝejo de Flamatt antaŭ la ponto de A12
La reformita preĝejo de Flamatt antaŭ la ponto de A12
La reformita preĝejo de Flamatt antaŭ la ponto de A12
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 52′ 28″ N 7° 16′ 31″ O / 46.87444 °N, 7.27528 °O / 46.87444; 7.27528 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 28″ N 7° 16′ 31″ O / 46.87444 °N, 7.27528 °O / 46.87444; 7.27528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5322
Areo 13,23 km²
Alteco 628 m super marnivelo
Poŝtkodo 3184 Wünnewil
3175 Flamatt
Komunumkodo 2309
Mapo de Wünnewil-Flamatt
Mapo de Wünnewil-Flamatt
Mapo de Wünnewil-Flamatt
vdr

Pri la komunumo redakti

Wünnewil-Flamatt estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 5322 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

La komunumo Wünnewil-Flamatt situas ĉe la suda bordo de la rivero Sinĝino, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la federacia urbo Berno kaj 12 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la sekvantaj 13 vilaĝoj: Wünnewil, (sur alteco de 628 m s.m., sur altejo inter Sinĝino kaj Taverna), Flamatt (sur alteco de 540 m s.m., ĉe la alflueno de Taverna al Sinĝino, Oberflamatt (sur alteco de 547 m s.m., en la rivera kamparo en la valo sude de Sinĝino), Sensebrücke (sur alteco de 523 m s.m., sude de Sinĝino, vid-al-vide de Neuenegg, Eggelried (sur alteco de 603 m s.m., inter Sinĝino kaj Taverna), Balsingen (sur alteco de 595 m s.m., inter Sinĝino kaj Taverna, apartenis ĝis 1976 al la komunumo Bösingen, Bagewil (sur alteco de 608 m s.m., inter Sinĝino kaj Taverna, apartenis ĝis 1976 al la komunumo Bösingen, Amtmerswil (sur alteco de 588 m s.m., inter Sinĝino kaj Taverna, apartenis ĝis 1976 al la komunumo Bösingen), Staffels (sur alteco de 591 m s.m., apartenis ĝis 1976 al la komunumo Bösingen), Pfaffenholz (sur alteco de 632 m s.m., rekte sudokcidente de Wünnewil), Elswil (sur alteco de 634 m s.m., sur la alttavolo sude de Egg), Dietisberg (sur alteco de 651 m s.m., sur la altebenajco sude de Taverna), kaj Blumisberg, (sur alteco de 610 m s.m., sude de la rivero Taverna, estis ĝis 1976 parto de Bösingen).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,23 km², de kiuj 16,9% estas kovritaj de arbaro, 63,0% servas por agrikulturo kaj 19,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Wünnewil-Flamatt limas en nordo al Neuenegg (BE), en oriento al Ueberstorf, en sudo al Sankt-Antoni, en sudokcidento al Schmitten, kaj en okcidento al Bösingen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Berno al Friburgo. La rekonilo de la komunumo estas la granda viadukto de la svisa aŭtovojo A12, kiu kondukas rekte super la vilaĝo Flamatt, kies domoj parte situas sub la aŭtovojo-ponto. La alveturejo al la aŭtovojo troviĝas meze en la vilaĝo Flamatt, kie ankaŭ ekzistas stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Morato. Alia stacidomo troviĝas en Wünnewil, kaj krome ekzistas trajnlinio de Flamatt al Laupen kaj poŝtaŭtolinio al Albligen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Flamatt datiĝas el la jaro 1312 kiel Blamatten. Wünnewil ek de la 14-a jarcento apartenis al la kamparo de Friburgo. Flamatt estis atribuita al Friburgo en la jaro 1467. En la jaro 1534 Flamatt estis disigita de la paroĥo de Neuenegg kaj atribuita al la paroĥo de Wünnewil. [2] En la jaro 1848 surbaze de la nova ordo estis disigita la paroĥoj kaj politikaj instancoj. La nova komunumo Wünnewil transprenis la teritorion de la iama paroĥo. En la jaro 1974 la nomo de la komunumo estis ŝanĝita al Wünnewil-Flamatt kaj en la jaro 1977 la teritorio inter Wünnewil kaj Flamatt, kiu ĝis tiam apartenis al Bösingen estis atribuita al la komunumo, tiel ke Flamatt ne plu estis eksklavo sed konektita kun la cetera komunuma teritorio.[3]

Socihelpa skandalo redakti

En somero 2013 la socia komisiono de la komunumoj Wünnewil-Flamatt kaj Ueberstorf minacis al patrino de 15-jara knabino, ne plu pagi al la familio la socian helpon, se ŝi sendos sian filionon al mezlernejo anstataŭ al metilernado.[4]

Partnerkomunumo redakti

Partnerkomunumo de Wünnewil-Flamatt estas Tápiógyörgye en Hungario.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti