Tápiógyörgye
Tápiógyörgye (tApiOdjordje) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva, György estas Georgo.
Bazaj informoj
redakti- Areo:53 km²
- Loĝantaro: 3700
- Poŝtkodo: 2767
- Telefonprefikso: 53
Geografio
redaktiTápiógyörgye situas sur ebenaĵo, laŭ la flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Újszász inter grandvilaĝo Tápiószele kaj Újszász, Abony estas proksime.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata dum la bronzepoko de skitoj, keltoj, sarmatoj, hunoj, avaroj. La unua skriba mencio devenas el 1220. Pro la tataroj kaj turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1892 kastelo kune kun parko konstruiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Dum la socialisma erao kolĥozo pri Verda Kampo formiĝis.
Apud la vilaĝo surfaca minejo pri argilo kaj uzino pri briko funkcias. Nuntempe la vilaĝo estas belaspekta, orda kaj flororiĉa, tial la setlejo ricevis eŭropajn kaj hungarajn premiojn.
Vidindaĵoj
redaktiEn 1740 romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Anna konstruiĝis, turo alkonstruiĝis en 1827, fine pligrandiĝis en 1860 jam kiel Preĝejo Sankta Anna (Tápiógyörgye) kaj ĝi iĝis pilgrimloko.
Famuloj
redaktiEn Tápiógyörgye naskiĝis advokato Arnold Balogh.
Partnerkomunumo
redaktiPartnerkomunumo de Tápiógyörgye estas la komunumo Wünnewil-Flamatt de la distrikto Sense en Kantono Friburgo en Svislando.