Helgolanda-Zanzibara Traktato

traktato de 1890

La Helgolanda-Zanzibara Traktato (germane Helgoland-Sansibar-Vertrag; angle Heligoland–Zanzibar Treaty, ankaŭ konata kiel la Britia-Germania Interkonsento de 1890) estis interkonsento subskribita la 1-an de julio 1890 inter la Germana Imperiestra Regno kaj la Unuiĝinta Reĝlando Britio.

Transdona ceremonio pri Helgolando, la 10-an de aŭgusto 1890
Imperia Germana poŝtagentejo en Zanzibaro (1890)

La interkonsento donis al la Germana Regno kontrolon de Kaprivio (strio de tero, kiu donis al germana Sudokcidenta Afriko aliron al la rivero Zambezo, la strategie situantan insulon Helgolando en la Norda Maro kaj la kernregiono de Germana Orienta Afriko (Tanganjikio). Kompense, Germanio agnoskis britan aŭtoritaton en Zanzibaro. Helgolando estis bezonata por kontroli la novan Kilan Kanalon kaj la alirojn al la havenoj de Germanio ĉe la Norda Maro. Britio nun uzis Zanzibaron kiel ŝlosila ligo en la brita kontrolo de orienta Afriko.

La Germana regno gajnis la insulojn Helgolando en la Norda Maro, origine posedo de la duklando Holstinio sed ekde 1814 posedo de Britio, de la Caprivi-streko en kio nun estas Namibio, kaj libera mano por regi kaj akiri la marbordon de Daresalamo kiu formus la kernon de Germana Orienta Afriko (poste Tanganjikio, nun la kontinenta ero de Tanzanio).[1]

Interŝanĝe, la Germana Regno transdonis al Britio la protektadon super la malgranda sultanlando de Wituland (germane Deutsch-Witu, sur la kenja marbordo) kaj partoj de Orientafriko esencaj al la britoj por konstrui fervojon al la Viktoria Lago, kaj promesis ne malhelpi britajn agojn rilate al la sendependa Sultanlando Zanzibaro. Krome, la interkonsento establis la germanan interesan sferon en Germana Sudokcidenta Afriko (plejparto de la nuna Namibio) kaj aranĝis la limojn inter germana Togolando kaj la brita Ora Bordo (nun Ganao), same kiel inter la germana Kamerunio kaj la brita Niĝerio.

Referencoj redakti

  1. William L. Langer, The Diplomacy of Imperialism ("La Diplomatio de Imperiismo"), 1890-1902 (1951) pp 118-20