Helgriza akcipitro

La Helgriza akcipitro, Accipiter novaehollandiae, kies blanka morfo estas konata kiel Blanka akcipitro, estas fortika, mezgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helgriza akcipitro
Helgriza akcipitro
Helgriza akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. novaehollandiae
Accipiter novaehollandiae
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Blanka akcipitro.

La griza morfo havas palgrizajn kapon kaj dorson, malhelajn flugilpintojn, fajne striecajn grizajn bruston kaj voston, kaj blankajn subajn partojn. La blanka morfo estas la ununura rabobirdo en la mondo kiu estas tute blanka.[1] La beko kaj la irisoj estas nigraj; la vaksaĵo kaj la kruroj estas oranĝecaj.

La Helgrizaj akcipitroj estas ĉirkaŭ 40–55 cm longaj, kun enverguro de 70–110 cm. Inoj estas multe pli grandaj ol maskloj, kaj pezas ĉirkaŭ 680 g. Maskloj averaĝe 350 g.

Distribuado kaj habitato redakti

La Helgriza akcipitro troviĝas laŭlonge de la marbordoj de norda, orienta kaj sudorienta Aŭstralio, Tasmanio, Malgrandaj Sundoj, Molukoj, Novgvineo kaj Salomonoj.

Ties preferataj habitatoj estas arbaroj kaj arbarecaj riveroj.

Ĉasado redakti

Helgrizaj akcipitroj kutime predas mamulojn kiaj kuniklojn, falangerojn, kaj vespertojn. Ili povas manĝi ankaŭ birdojn, malgrandajn reptiliojn, kaj insektojn. Inoj pro sia grando povas kapti pli grandajn predojn ol maskloj.

Ĉasado estas ofte farata per surprizo, sed la Helgrizaj akcipitroj emas ankaŭ persekuti siajn predojn antaŭ kapti ilin per siaj ungoj.

Reproduktado redakti

La Helgriza akcipitro kaj la Blanka akcipitro interreproduktiĝas libere. Ili pariĝas porvive, kaj reproduktiĝas el julio al decembro. Ili nestas en altaj arboj en platformo el bastonetoj kun centra depresio kovrata el verdaj folioj. La ino demetas ovaron de 2 aŭ 3 ovoj, kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 35 tagoj. Elnestiĝo okazas 35–40 tagojn post eloviĝo.

La ino estas kutime respondeca pri la ovokovado kaj manĝigado de junuloj. La masklo faras plej parton de la ĉasado.[2]

Konservostatuso redakti

Ŝtato de Viktorio (Aŭstralio) redakti

  • La Helgriza akcipitro estis listata kiel minacata en la Viktoria Flora and Fauna Guarantee Act 1988. [1] Laŭ tiu Act, ankoraŭ ne estis aranĝita Action Statement por la rekupero kaj estonta administrado de tiu specio.[2]
  • En la de 2007 provizora listo de minacata vertebrula faŭno en Viktorio, tiu specio estis listata kiel vundebla.[3]

Referencoj redakti

  1. Informoj el Society for the Preservation of Raptors. Arkivita el la originalo je 2006-08-27. Alirita 2011-07-09.
  2. Birds in Backyards – Helgriza akcipitro
  3. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, p. 15. ISBN 978-1-74208-039-0.
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). (1993). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1

Eksteraj ligiloj redakti