Helmut Newton

(Alidirektita el Helmut NEWTON)

Helmut NEWTON [helmut njutn] (naskiĝis la 31-an de oktobro 1920 kiel Helmut Neustädter, mortis la 23-an de januaro 2004) estis germana fotisto.

Helmut Newton
Persona informo
Naskonomo Helmut Neustädter
Naskiĝo 31-an de oktobro 1920 (1920-10-31)
en Berlino
Morto 23-an de januaro 2004 (2004-01-23) (83-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo korhalto
Tombo III. Städtischer Friedhof Stubenrauchstraße
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco GermanioAŭstralio
Familio
Edz(in)o June Browne
Amkunulo Elsa Peretti
Okupo
Okupo fotisto • fashion photographer • fotoĵurnalisto
vdr

Newton naskiĝis kiel filo de riĉaj fabrikposedantoj en Berlino. Ĝis 1939 li frekventis gimnazion, kiun li forlasis sen abituro, ĉar li pli ol pri la lernado interesiĝis pri naĝado, fotado kaj knabinoj kaj decidis lerni la metion de fotisto. Lia instruistino fariĝis la fama Berlina fotistino Yva (Else Simon).

En 1938 li ĉesigis la lernadon, por vojaĝi al Singapuro. Dum du semajnoj li tiel laboris kiel bildredaktoro, ĝis kiam oni maldungis lin pro malkapablo.

Ekde 1940 li restadis en Aŭstralio. Laborinte tie kiel kamionŝoforo kaj en la konstruado de fervojoj, li en 1945 malfermis foto-studion en Melbourne. En la jaro 1948 li edziĝis al la aŭstrala aktorino June Brunell. Ŝi ekde la 1970-aj jaroj, uzante la nomon Alice Springs, mem laboris kiel fotistino, daŭre inspirante sian edzon. La paro vivis kune ĝis lia morto.

Ekde 1961 Helmut Newton laboris por la aŭstralia eldono de la revuo Vogue, kiu fariĝis lia plej grava dunganto, ĉar ankaŭ la franca, itala, usona kaj germana eldono petis lian kunlaboron. Li laboris ankaŭ por aro da aliaj revuoj kaj fariĝis en la 1970-aj jaroj unu el la plej mondfamaj fotistoj por modo, varbado, portretoj kaj nudaj portretoj.

Tamen li ankaŭ estis pridisputata. Virinoj en liaj fotoj ne estis humilaj objektoj, sed aspektis eĉ regantaj.

La lastajn vivojarojn Helmut Newton pasigis kun sia edzino ĉefe en Monte Carlo. Li mortis en 2004 post trafika akcidento en Losanĝeleso.


Eksteraj ligiloj redakti