Hendrik van Gent

Hendrik VAN GENT (naskiĝis en 1900, mortis la 29-an de marto 1947 en Amsterdamo) estis nederlanda astronomo.

Li iris en Sud-Afrikon en 1928 por observi la sudan ĉielon elde la Suda Stacio de la Observatorio de Leiden kaj elde la Observatorio de la Unio de Johanesburgo.

Li studis la duopajn stelojn. Li malkovris aŭ kun-malkovris tri kometojn : C/1941 K1 (van Gent), C/1944 K2 (van Gent) kaj C/1943 W1 (van Gent-Peltier-Daimaca) ; kaj 39 asteroidojn.

Li mortis pro korinfarkto, aĝa je nur 47 jaroj.

Oni donis lian nomon al:

Notoj kaj referencojRedakti

  1. JPL Small-Body Database Browser 1666 van Gent (1930 OG) (angle)

Eksteraj ligilojRedakti