Henri Ellenberger
svisa-kanada psikiatro (1905–1993)
Henri Frédéric ELLENBERGER (naskiĝis la 6-an de novembro 1905 en Nalolo, en la tero de la Lozioj, tiutempe en Rodezio, nuntempe en Zimbabvo, mortis la 1-an de majo 1993 en Kebeko) estis kanada psikiatro, versajne la fonda historiografo de psikiatrio, medicinhistoriisto, kaj krimologo[1].
Henri Ellenberger | |
---|---|
kanada psikiatro, medicinhistoriisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Henri Frédéric Ellenberger |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1905 en Nalolo, Loziujo, Zimbabvo |
Morto | 1-an de majo 1993 (87-jaraĝa) en Kebeko, Kanado |
Lingvoj | franca • angla • Esperanto |
Ŝtataneco | Kanado |
Familio | |
Frat(in)o | François Ellenberger |
Okupo | |
Okupo | kanada psikiatro, medicinhistoriisto |
Titolo | profesoro ĉe Universitato de Montrealo |
Verkaro redakti
Ellenberger estas ĉefe memorita por sia libro, The Discovery of the Unconscious ("La eltrovo de la senkonscio", 1970), enciklopedieca studo de la historio de la tiel nomita "dinamika psikiatrio," la studo de emociaj procezoj, de iliaj originoj, kaj de la mensaj mekanismoj kiuj ilin subestas.
Esperanto redakti
Li ankaŭ estis Esperanto-parolanto kiu verkis 40 libretojn tute en Esperanto[2]
Literaturo redakti
- (france) Dr Henri F. Ellenberger, La vie et l'oeuvre de Pierre Janet (“La vivo kaj la verkaro de Pierre Janet”)
- (france) E. Dellile: Un voyage d’observation des psychothérapies aux États-Unis : Henri Ellenberger entre psychiatrie transculturelle et héritage janétien (1952) ("Vojaĝo de observado de psikoterapioj en Usono: Henri Ellenberger inter transkultura psikiatrio kaj janeta heredaĵo")
Eksteraj ligiloj redakti
- Henri Ellenberger kronikis sian vivon Esperante, artikolo de Ĵenja Amis en Libera Folio, aperinta 2023-10-24 (esperante)
Referencoj redakti
- ↑ Ellenberger, Henri F., 29-an de oktobro 2009, Dictionnaire historique de la Suisse. Alirita la 25-an de marto 2023.
- ↑ (fr) Jean Bourbeau. Une bière avec la communauté espéranto de Montrealo (PDF), p. 40, Lumo, 2023 (1).