Henri de Mondeville

Henriko de Mondevilo (Henricus de Armodavilla) (1260-1320) estis franca kirurgo, profesoro, kaj unua franco kiu verkis traktaĵon pri kirurgio, kaj, kune kun sia majstro, Jean Pitard (1228-1315),[1] li unue enkondukis en Francio la nova metodologio de Teodorico de' Borgognoni pri traktado de vundoj kaj pli malfrue de la majstro Vilhelmo de Saliĉeto.

Henri de Mondeville
(1260-1320)
"Chirurgia" verko eldonita de Henriko de Mondevilo en 1316
"Chirurgia" verko eldonita de
Henriko de Mondevilo en 1316
Persona informo
Henri de Mondeville
Naskiĝo 1260
en Mondeville, Calvados,  Francio
Morto 1320
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Montpellier, Universitato de Parizo, Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo kuracisto • kirurgo • anatomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ankaŭ estis privata kuracisto de Filipo la Bela (1268-1314) kaj lia filo Ludoviko la 10-a (1289-1316). Henriko de Mondevilo estis unu el la unuaj kuracistoj kaj kirurgoj kiuj establis grandan centron por la instruado de medicino, kirurgio, kaj anatomio en la mezepoka Universitato de Montpellier, kiu rememoriĝas pro ĝiaj kontribuoj en la kampoj de kirurgio kaj medicino.

Vivo redakti

 
Ilustraĵo de la "Kirurgio"
fare de Henriko de Mondevilo.

Laŭ fonto trovataj en liaj verkoj mem, li studis medicinon kaj kirurgion en Montpeliero, Parizo (kie li estis lernanto de Lanfranco da Milano, fondinto de la medicina lernejo de Parizo) kaj Bolonjo (kie li estis lernanto de Vilhelmo de Saliĉeto). Krom tio, oni scias ke li studis teologion kaj filozofion. Laŭŝajne li estis kleriko kaj neniam edziĝis, tamen li neniam ricevis salajron aŭ stipendion kiel ekleziulo. Pro liaj vojaĝoj kaj eduko, Henriko de Mondevilo povas konsideriĝi ligilon pri la kirurgia kaj anatomia tradicioj inter Italio kaj Francio dum la 13-a jarcento.

En Montpeliero, li profesoris kaj havis inter sia lernantaro Gi de Ŝoliako. En 1301, antaŭ ol komencado de sia brila kaj scienca kariero li aktivis kiel kirurgo en la armeo de Filipo la Bela kaj tio eblis al li akompani la militan kompanion kaj multe praktiki rilate al lezoj faritaj de blanka armilo. Lia kapableco kiel kirurgo laŭŝajne estis agnoskita kiel demonstrita pro la fakto ke li restis serve de la rojaleco dum la resto de sia vivo. Liaj reĝaj patronoj inkludis Filipo la Bela, Karlo de Valois (1270-1325) kaj Ludoviko la 10-a.

Kvankam la asocio de Henriko kun la rojaleco signifis vojaĝojn tra multaj partoj de Anglio kaj Francio, li ofte plendis ke liaj aktivecoj serve de la reĝo ne provizis al li sufiĉan kompenson. Ĉirkaŭ 1303, Henriko ankaŭ instruis kirurgion kaj anatomion en Montpeliero. Bedaŭrinde, Henriko sentis ke la postuloj de liaj rojalaj patronoj kaj la granda nombro da pacientoj kaj studentoj kiuj serĉis liajn prizorgojn malhelpis en la komponiĝo de sia traktaĵo pri kirurgio.

En 1306, dum siaj lecionoj en Parizo, Henriko komencis komponi sian "Cyrurgia", kiu baldaŭ iĝus ampleksa kompendio pri kirurgio. Originale, Henriko intencis ke lia "Kirurgio" povus kovri anatomion, ĝeneralan traktadon de vundoj, specialan kirurgian patologion, lezojn, frakturojn, venenojn kaj antidotojn. Tamen, lia sano signife plimalboniĝis ĉirkaŭ 1316 kaj li ne sukcesis kompletigi ĉion kion li estis planita. Modernaj studemuloj trovis ĉirkaŭ 20 supervivantajn kopiojn de la manuskrito de Henriko, sed la latinaj manuskriptoj pri la Kirurgio de Henriko de Mondevilo ne estis tradukitaj ĝis la fino de la 19-a jarcento. Iu germana versio ("Die Chirurgie des Heinrich de Mondeville") estis presita en 1892 kaj alia franca versio publikiĝis en 1893.[2]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti