Lanfranco da Milano

Lanfranco da Milano ankaŭ konata kiel ("Guido Lanfranchi") (1245-1310) estis itala kuracisto, kirurgo, neŭrologo, aŭtoro de la verkoj "Chirurgia Magna" (1270) k "Chirurgia Parva" (1296), kie la lasta multe influis Ambroise Paré en la 15-a jarcento. Li estis lernanto de Vilhelmo de Saliĉeto tre eble en 1269 (kiam li studis en la Universitato de Bolonjo) k Taddeo Alderotti (1210-1303)[1], kaj estas konsiderata la fondinto de la kirurgio en Francio.

Lanfrancus Mediolanensis
(1245-1310)
Itala kuracisto kiu transigis la konojn pri kirurgiaj teknikoj el Italio al Francio.
Itala kuracisto kiu transigis la konojn
pri kirurgiaj teknikoj el Italio al Francio.
Persona informo
Naskiĝo 1245
en Milano,  Italio
Morto 1310
en Parizo,  Francio
Lingvoj Medieval Italian • Mezepoka latino vd
Alma mater Medicina lernejo de Salerno, Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo kuracisto • kirurgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1290, pro la milito inter la Gelfoj kaj Gibelinoj li estis ekzilita de Mateo la 1-a Visconti (1250-1322). En Francio, unue li restis en Liono k post kvin jaroj li iris al Parizo, kie li fariĝis populara profesoro pri kirurgio en la Kolegio de Sankta Kosmas[2][1][3][4]. Li estis profesoro de Henri de Mondeville (1260-1320) k Jehan Yperman (1260-1331). Oni kreditas al li la transigon de la konoj pri kirurgiaj teknikoj el Italio al Francio.

Vivo redakti

Lanfranko ĉiam konvinkiĝis ke medicino k kirurgio estis du malapartaj sciencoj, k li firme asertadis ke bona klinikisto devas koni kirurgion, k same bona kirurgo devas koni medicinon. Li disvastigis la hipokratan ĵuron k provis igi la kirurgion kiel eble plej sendolora.

Sentinte la neceson dokumenti siajn spertojn en libro, unu li verkis sian popularan "Chirurgia parva" ("Eta libro pri kirurgio") k poste li ampleksigis ĝin en sia granda verko "Chirurgia magna" ("Plej granda kirurgio"). Ambaŭ verkoj estis tre disvastigitaj inter la fakuloj pri medicino k ankaŭ tre uzataj. Ekzemple li estis la unua kiu uzis arĝentan tubon en la konduktiva zono de la spirsistemo por liberigi objektojn kiuj povas kaŭzi sufokiĝon. La du verkoj estis tradukitaj en la francan, italan, hispanan, anglan, nederlandan k hebrean.

 
Lanfranko de Milano kun liaj studentoj

Inter la plej gravaj kontribuoj de Lanfranko estas ĉapitro pri cerbaj lezoj, kie li priskribas simptomojn k signojn pri cerbokomocio. Li disvolvis sistemon de perkutado por determini kranian lezon, ligante vakso-oleumitan ŝnuron al la dentoj de la paciento k firme tenante ĝin. Li fingrotuŝis la ŝnuron kiel oni ludas muzikinstrumenton k la tonoj produktitaj indikus kranian lezon.

Li ankaŭ raportis pri trepanado, proceduro praktikita en la 12-a jarcento de la arabaj kirurgoj, kiu konstituis pri truigo en la kranio por traktado de pluraj malsanoj. Lanfranko faris ĉi-referencojn en siaj skribaĵoj montrante la instrumentojn uzatajn por trabori la kranion. Li raportis pri "trepano, ia aparato kiu permesas kranitraboradon".

Lanfranko malŝate parolas pri siaj parizaj kolegoj, kiujn li konsideras nekvalifikitaj, malkleraj k mallertaj mekanikistoj. Tamen, li estis tre estimata de siaj sukcedantoj Henri de Mondeville k Guy de Chauliac. Lanfranko pli malfrue finis sian brilan karieron iĝante persona kuracisto de Filipo la Bela.

Verkaro redakti

  • Chirurgia parva, 1261[5]
  • Ars completa totius chirurgiae, 1290-1296
  • Anatomia
  • Chirurgia magna, ĉi-verko estis dediĉita al la reĝo Filipo la Bela, en 1296[6]
  • Cura oculorum
  • De doloribus iuncturarum
  • De cura et practica avium et equorum
  • Liber de cura equorum

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 River Campus Libraries
  2. Ĉar instruado en la Universitato de Parizo ne estis permesita al edziĝintaj viroj, Lanfranko decidis instrui en la Kolegio pri kirurgio de Sankta Kosmas, en Parizo.
  3. Encyclopedia.com
  4. Lanfranko ne malĝojis pro tio ke li ne trovis laboron en la Universitato de Parizo ĉar poste li malkovris ke la profesoroj en la medicina kolegio loĝis en la centro de la artistoj kun pajlo-kovritaj plankoj, kie la ratoj multe superis al la studentoj.
  5. Medieval Textual Cultures: Agents of Transmission, Translation and ..., Faith Wallis, Robert Wisnovsky
  6. A history of surgery: with emphasis on the Netherlands, D. de Moulin