Henricus Martellus Germanus

Henricus Martellus Germanus estas la latinigita nomo de Heinrich Hammer (itale Enrico Martello), geografo kaj kartografo el Nurembergo kiu loĝis kaj laboris en Florenco el 1480 al 1496.

Mapo de la mondo fare de Henricus Martellus Germanus, konservita en Yale Universitato.

Inter ĉirkaŭ 1489 kaj 1491, li produktis almenaŭ unu mondan mapon kiu estas notinde simila al la tera globuso produktita de Martin Behaim ĉirkaŭ 1492, nome Erdapfel. Ambaŭ montras novajn adaptojn de ekzistanta Ptolemea modelo, kiu malfermas trapasejon sude de Afriko kaj kiu kreas la duoninsulon Drakovosto nome enorma novo duoninsulo oriente de la Ora Ĥersoneso (Malajzio). Ambaŭ eble derivas el mapoj kreitaj ĉirkaŭ 1485 en Lisbono fare de Bartolomeo Kolumbo.

La nura estanta manuskripta mondomapo, mezuranta 201 cm x 122 cm laŭgrande, estis remalkovrita en 1960 kaj donacita al la biblioteko Beinecke Rare Book & Manuscript Library de Yale.[1]

Martellus ankaŭ produktis la Insularium Illustratum ("Ilustracia libro de insuloj") el kiuj restas kvar manuskriptoj, plus unu skizo en la Biblioteca Laurentiana. Ĝi enhavas ilustraciitan priskribon de insuloj de Egea Maro, ĉefe kopiita el antaŭa verko de Cristoforo Buondelmonti, plus mapojn el aliaj insuloj, kelkajn regionajn mapojn kaj mondan mapon.[2]

Li estis identigita kun Arrigho di Federigho kiu aŭtoris la unuan tradukon en germana de la verko de Bocaccio Decamerone. Laŭ tiu teorio, la surnamo Martellus devenus el la familio Martelli, al kiu estis ligita Henricus / Arrigho.[3]

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. (2012) “L'Insularium Illustratum d'Henricus Martellus”, The Historical Review / La Revue Historique IX, p. 77–94. Alirita 30a de Septembro 2016.. 
  3. Rezension von L. Böninger: Die deutsche Einwanderung nach Florenz (2006)

Eksteraj ligiloj redakti