Henrik Ripszám (pentristo)

Henrik Ripszám [ripsAm], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ripszám Henrik estis hungara sportisto (orientiĝadisto, atleto), pentristo. Li estis kreanto de la hungara orientiĝado.

Henrik Ripszám
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1889 (1889-02-01)
en Bóly
Morto 9-an de decembro 1976 (1976-12-09) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo maratonisto • pentristo • skulptisto
vdr

Henrik Ripszám [1][rompita ligilo] naskiĝis la 1-an de februaro 1889 en Németbóly (Hungario), li mortis la 9-an de decembro 1976 en Oakwood (Britio).

Biografio redakti

Henrik Ripszám frekventis industriartan mezlernejon en Budapeŝto, en 1910 li iĝis ornampentristo. Li studvojaĝis en Eŭropo, poste li kreis ornamaĵojn en diversaj konstruaĵoj. Li estis ankaŭ atleto, jam en 1911 li estis la unua en hungara ĉampionado pri marŝado pri 30 km. En la sekva jaro li partoprenis en Olimpiaj ludoj en Stokholmo sen rezultoj. Li batalis dum la 1-a mondmilito kaj li estis militkaptito en Siberio. Li hejmenvenis en 1922 kaj li kreis la hungaran orientiĝadon. En 1926 li migris al Anglio, kie li okupiĝis pri libroilustraĵoj, tapiŝoplanoj kaj skulptado.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Lány népviseletben
  • Kalotaszegi asszony

Fontoj redakti