Herbert von Bismarck

Nicolaus Heinrich Ferdinand Herbert, Princo von BISMARCK (28a de Decembro 1849 – 18a de Septembro 1904) estis germana politikisto, kiu servis kiel Ministro pri eksterlandaj aferoj el 1886 al 1890. Lia politika kariero estis tre ligita al tiu de sia patro, Otto von Bismarck, kaj li lasis sian postenon nur kelkajn tagojn post la elpostenigo de sia patro. Li sukcedis sian patron kiel 2a Princo de Bismarck en 1898. Li naskiĝis en Berlino kaj mortis en Friedrichsruh.

Herbert von Bismarck
membro de la Reichstag de la Germana Imperio
Max Koner - Fürst Herbert Bismarck - 3647 - Kunsthistorisches Museum.jpg
Coat of Arms of Otto von Bismarck.svg
Persona informo
Herbert von Bismarck
Naskonomo Nicolaus Heinrich Ferdinand Herbert von Bismarck
Naskiĝo 28-an de decembro 1849 (1849-12-28)
en Berlino
Morto 18-an de septembro 1904 (1904-09-18) (54-jara)
en Friedrichsruh
Tombo Bismarck Mausoleum [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Reĝlando Prusio [#]
Partio Liberkonservativa Partio [#]
Familio
Dinastio familio Bismarck [#]
Patro Otto von Bismarck [#]
Patrino Johanna von Puttkamer [#]
Gefratoj Wilhelm von Bismarck • Marie von Bismarck [#]
Edz(in)o Marguerite von Bismarck [#]
Infanoj Hannah von Bredow • Gottfried Graf von Bismarck-Schönhausen • Otto Fürst von Bismarck • Albrecht von Bismarck • Goedela von Keyserling [#]
Profesio
Okupo politikistodiplomato [#]
Aktiva en Berlino [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li havis kvin gefilojn:

  • Grafino Hannah Leopoldine Alice von Bismarck-Schönhausen (1893–1971), edzino de Leopold von Bredow (1875–1933)
  • Grafino Maria Goedela von Bismarck-Schönhausen (1896–1981), edzino de Hermann Graf Keyserling (1880-1946)
  • HSH Otto Christian Archibald, Princo von Bismarck (1897–1975), edzo de Ann-Mari Tengbom (1907–1999)
  • Grafo Gottfried Alexander Georg Herbert von Bismarck-Schönhausen (1901–1949), edzo de Melanie, Grafino de Hoyos (1916–1947)
  • Grafo Albrecht Edzard Heinrich Karl von Bismarck-Schönhausen (1903–1970), edzo de Mona Travis Strader (1897–1983).