Johanna von Puttkamer
Johanna Friederike Charlotte Dorothea Eleonore, Princino de Bismarck, Dukino de Lauenburg (11a de Aprilo 1824 – 27a de Novembro 1894) estis prusa nobelino kaj edzino de la 1a Kanceliero de Germanio, Otto von Bismarck.
Johanna von Puttkamer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Johanna von Puttkamer | ||
Naskonomo | Johanna Friederike Charlotte Dorothea Eleonore von Puttkamer | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1824 en Wiatrołom | |
Morto | 27-an de novembro 1894 (70-jaraĝa) en Warcino | |
Tombo | Bismarck Mausoleum (en) Warcino vd | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Puttkamer vd | |
Patro | Heinrich von Puttkamer (en) vd | |
Patrino | Luitgarde von Glasenapp (en) vd | |
Edz(in)o | Otto von Bismarck vd | |
Infanoj | Herbert von Bismarck, Wilhelm von Bismarck, Marie von Bismarck (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi estis el nobela familio Puttkamer el Pomerio, konata pro sia ligiteco al Pietismo. La 28an de Julio 1847 Johanna edziniĝis al Otto von Bismarck en la paroĥa prejeĝo de Alt-Kolziglow (nuntempe Kołczygłowy) ĉe Reinfeld. La paro havis tri gefilojn:
- Marie (1848–1926), edzino de grafo Kuno zu Rantzau en 1878
- Herbert (1849–1904), diplomato kaj politikisto
- Wilhelm (1852–1901), administracia funkciulo.
Neambicia kaj tre profunde religiema, Johanna estis fidela amikino kaj grava subteno laŭlonge de la kariero de sia edzo.