Hermaso, aŭ Hermas, prakristana verkisto de la unua, aŭ komencdua, duono de la 2-a jarcento, aŭtoro de la greklingva Paŝtisto de Hermaso, kompilita en Romo, eble devena el Arkadio, estas ofte enkalkulita inter la Apostolaj Patroj. Li estis konata kaj fama nur pro la verko La paŝtisto, kvankam pri li aliaj sinsekvaj kristanaj aŭtoroj transdonas hazardajn informojn foje neakordiĝantajn.

Laŭ tiuj informoj, li estis ekssklavo, krude trafita de sia nekristana familio, frato de Pio, la deka roma episkopo, do papo Pio la 1-a, konfidenculo de Klemento el Romo, reveninto al Oriento... Iujn el tiuj informoj oni opinias eltireblaj el aludoj en la sama Paŝtisto, kiujn tamen filologoj preferas atribui al literaturaj fikcioj. La informo pri lia eksslaveco, fakte, nemulte akordas al la pli atesta ol ĉiuj, nome pri lia frateco kun Pio la 1-a, ĉar malafacile sklavo konis kaj rilatis kun papoj.

Kiel laika kristana verkisto li sin montras teologie preparita kaj sekura atestanto de la kredo de la Roma Eklezio, kvankam lia emo al simbola kaj apokalipsa stilo ne ĉiam liveras al li la plej kompletajn formulojn.

En Esperanto redakti

La Paŝtisto de Hermas estas tradukata el la originalo de Gerrit Berveling kaj devos aperi kune kun la ceteraj Apostolaj Patroj.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Itala versio [1]