Heroides

poemo far Ovidio

Heroides (Heroinoj), aŭ Epistulae Heroidum (Leteroj de Heroinoj), estas kolekto de dek kvin epistolaj poemoj komponitaj de Ovidio. Temas pri 15 leteroj de mitologiaj heroinoj en elegia formo: ekzemple Penelope kiu skribas al Odiseo (Latine Uliso) ke li nun ne plu atendigu ŝin. Tre ĉarma verko, la Heroides ("Heroinoj") aŭ Epistulae Heroidum (Leteroj de heroinoj) temas pri kolekto de 21 poemoj en elegiaj duversoj. La Heroides montras la formon de leteroj adresitaj de famaj mitologiaj roluloj al siaj partneroj esprimante siajn emociojn ĉar ili estas separataj el tiuj, plendas por ilia reveno, kaj aludas al siaj estontaj agadoj ene de sia propra mitologio. La aŭtenteco de la kolekto, parte aŭ kiel tuto, estis pridemandita, kvankam plej el fakuloj konsideras la leterojn menciitaj specife en la priskriboj de Ovidio de la verko ĉe Am. 2.18.19–26 kiel sekura el la objekcio. La kolekto enhavas novan tipon de ĝenra kompono sen paralelo en pli frua literaturo.[1]

Heroides
Epitres d'Ovide (Héroides) - Penelope - Huntington Lib HM60 f3.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Ovidio
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Information icon.svg
vdr

En la bildo ĉe la informkesto oni povas vidi Penelope verkante leteron el miniaturo, atribuita al Robinet Testard, de eldono (ĉ. 1550) de la traduko al franca de Octavien de Saint Gelais.

Oni supozas, ke la unuaj dek kvar leteroj enhavas la unuan publikigitan kolekton kaj estas verkitaj de la heroinoj Penelope, Filis, Brizeis, Fedro, Enono, Hipsipilo, Dido, Hermiono, Dejaniro, Ariadno, Kanake, Medea, Laodamia kaj Hipermnestro al siaj forestaj masklaj amatoj. Letero 15a, el la historia Sapfo al Faono, ŝajnas falsa (kvankam estas referencata en Am. 2.18) pro sia longo, sia manko de integrado en la mitologia temaro, kaj sia foresto el mezepokaj manuskriptoj.[2] La finaj leteroj (16–21) estas parigitaj komponoj kiuj enhavas leteron al amato kaj la respondon. Pariso kaj Heleno, Hero kaj Leandro, kaj Akontio kaj Kidippe estas la adresitoj de la parigitaj leteroj. Tiuj estas konsiderataj posta aldono al la korpuso ĉar ili neniam estis menciitaj de Ovidio kaj multaj el ili povas esti aŭ ne esti falsaj.

La Heroides klare montras la influon de la retorika deklamado kaj povas derivi el la intereso de Ovidio en retorika suasoriae, persvadaj diskursoj fare de historiaj figuroj, kaj el ethopoeia, nome praktiko paroli kiel alia rolulo. Ili ludas kun ĝenraj konvencioj; plej el la leteroj ŝajnas referenci al verkoj en kiuj tiuj roluloj estas gravaj, kiel ĉe Eneado ĉe Dido kaj Katulo 64 pri Ariadno, kaj transigas rolulojn el la ĝenroj de eposo kaj tragedio al la elegia ĝenro de Heroides.[3] La leteroj estis admiritaj pro siaj profundaj psikologiaj portretoj de mitaj roluloj, sia retoriko, kaj sia unika sinteno al la klasika tradicio de mitologio. Ili ege kontribuas ankaŭ al konversacioj pri kiel sekso kaj identeco estis konstruitaj en la Romo de Aŭgusto.[4]

Populara citaĵo el Heroides antaŭas la diraĵon de Makiavelo ke "la celo justigas la rimedojn". Ovidio estis verkinta "Exitus acta probat" - la rezulto justigas la rimedojn.

NotojRedakti

  1. Knox, P. Ovid's Heroides: Select Epistles (Cambridge, 1995) pp. 14ff.
  2. Knox, P. pp. 12–13
  3. Knox, P. pp. 18ff.
  4. Lindheim, Sara H.. (2003) Mail and Female: Epistolary Narrative and Desire in Ovid's Heroides. The University of Wisconsin Press.

BibliografioRedakti

  • Knox, P. E. (1986) "Ovid's Medea and the Authenticity of Heroides 12", Harvard Studies in Classical Philology (HSCP) 90: 207–23.
  • ___. (2002) "The Heroides: Elegiac Voices", en B. W. Boyd (eld.) Brill's Companion to Ovid (Leiden): 117–39.
  • Lachmann, K. (1876) Kleinere Schriften zur classischen Philologie, Bd. 2 (Berlin).
  • Lindheim, S. (2003) Mail and Female: Epistolary Narrative and Desire in Ovid's Heroides (Madison, WI).