Hervé de Charette

franca politikisto

Hervé de Charette estas franca politikisto, kiu naskiĝis je la 30-a de julio 1938 en Parizo. Sian universitatan edukon li akiris en la HEC Paris, la Nacia Lernejo pri Administrado kaj en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo.

Hervé de Charette
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1938 (1938-07-30) (85-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater HEC ParisNacia Lernejo pri AdministradoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd
Partio Unuiĝo por Popola MovadoUnuiĝo por la Franca DemokratioRespublikana Partio (Francio) vd
Familio
Infanoj Laurence de Charette vd
Profesio
Okupo politikistojuristodiplomatoadvokato vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li engaĝiĝis en la politika partio Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF). Inter alie li ekde la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie li reprezentis la 6-an balotan distrikton de la departemento Maine-et-Loire.

Krome li kiel ministro apartenis al la Ministraro dua de Jacques Chirac de la 20-a de marto 1986 ĝis la 10-a de majo 1988, al la ministraro de Édouard Balladur de la 29-a de marto 1993 ĝis la 16-a de majo 1995 kaj al la unua kaj dua registaroj de Alain Juppé (17-a de majo 1995 - 2-a de junio 1997).

Vidu ankaŭ redakti