Heubach im Odenwald

Heubach estas urboparto de la sudhesia urbeto Groß-Umstadt en la distrikto Darmstadt-Dieburg de Germanio.

Heubach im Odenwald
Gemarkung • Ortsbezirk of Germany

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 64823
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 51′ N, 8° 58′ O (mapo)49.84178.96444Koordinatoj: 49° 51′ N, 8° 58′ O (mapo) [+]
Alto 183 m [+]
Areo 8,96 km² ( 896 ha) [+]
Heubach im Odenwald (Hesio)
Heubach im Odenwald (Hesio)
DEC
Heubach im Odenwald
Heubach im Odenwald
Situo de Heubach im Odenwald
Heubach im Odenwald (Germanio)
Heubach im Odenwald (Germanio)
DEC
Heubach im Odenwald
Heubach im Odenwald
Situo de Heubach im Odenwald

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Heubach (Odenwald) [+]
vdr
trabfakaj domoj ĉe la merkata placo

Ĝeneralaĵoj redakti

Heubach situas en la norda parto de la naturparko Bergstraße/Odenwald, 1500 metrojn de la federacia strato B 45 (Feria Strato Alpoj-Balta Maro) en orienta direkto, meze de romantika flanka valeto de la mezmontaro Odenwald. Kiel la aliaj komunumoj, kiuj ĉirkaŭas la mezepokan urbeton Groß-Umstadt kaj ekde 1977 administre ligiĝas al ĝi, la historia loko estas trankvila kaj idilia, kaj dum la lastaj jaroj altiris pli kaj pli da novaj loĝantoj, kiuj antaŭe loĝis en grandaj urboj de la regiono ĉirkaŭ Frankfurto ĉe Majno. La nomo "Heubach" ne rilatas al la germana vorto "Heu" (fojno), sed al la nuntempa germana vorto "Hain" (eta arbaro) kaj do signifas "arbareto ĉe rojo".

Trafiko redakti

Pro la distanco de nur 1,5 kilometroj al la federacia strato B 45, kies vojo al Heubach estas la sola strato en la etan valon, la komunumo havas bonan konekton al la regionaj centroj, sed situas tre trankvile, ĉar neniu traflua trafiko rekte pasas ĝin. La centro de Groß-Umstadt norde distancas malpli ol 4 kilometrojn, kaj la najbara komunumo Höchst im Odenwald (aliflanke de la limo al la distrikto Odenwald) sude foras 10 kilometrojn. La vojo al Darmstadt per aŭto daŭras iom malpli ol 30 minutojn, al Frankfurto ĉe Majno pli-malpli 50 minutojn.

 
la merkata placo kaj la protestanta preĝejo

La fervoja stacidomo Wiebelsbach-Heubach estas grava trafika nodopunkto kaj ligas la komunumon kun ĉiuj stacidomoj inter Eberbach kaj Erbach sude samkiel Darmstadt kaj Frankfurto nordokcidente, kaj ankaŭ kun Babenhausen kaj Hanau norde.

Historio redakti

La plej malnovaj homaj spuroj en la regiono estas fru-ŝtonepokaj elfosaxjoj proksime de Groß-Umstadt. El la malfrua ŝtonepoko devenas trovoj de la ŝnur-keramika epoko de ĉe Groß-Umstadt, sed ankaŭ la montetaj tombejoj apud Heubach. Ankaŭ trovoj el la bronza epoko, la kelta kaj romia tempoj ekzistas en la areo. Post fortaj bataloj la romiaj armeoj ĉirkaŭ la jaro 260 devas cedi la regionon inter Rejno kaj Majno al la alemanoj, ĝermana tribo kiu nomas la vastan arbaron laŭ sia plej alta dio Odin "Odenwald". La alemanoj en la 5-a jarcento venkiĝas de la frankoj, pri kiuj atestas tombejoj en Groß-Umstadt. Sub la imperiestro Chlodwig [Klodvik], kiu regas inter 481 kaj 511, ĉiuj homoj en la franka regno kaj ankaŭ la loĝantoj de Heubach iĝas kristanoj. La karolida imperiestro Pippin, patro de Karolo la Granda, dum la jaro 766 donacas la regionon Umstadt kaj do ankaŭ la komunumon Heubach al la monaĥejo Fulda.

Inter 1100 kaj 1200 ekestas la unua ŝtona preĝejo en Heubach, en loko kie hodiaŭ staras la protestante reformita preĝejo ĉe la merkata placo, kaj ankaŭ la fortikaĵoj Breuberg (8 kilometrojn de Heubach) kaj Otzberg (en distanco de 4 kilometroj) konstruiĝas.

 
la eta luterana preĝejo

Dum 1303 la loko unuafoje skribe menciiĝas, en kontrakto inter civitano de Heubach kaj la monaĥejo Höchst im Odenwald. Ĝis 1399 la vilaĝo estas posedaĵo de la kavaliroj de Bickenbach, poste ĝis 1803 posedaĵo de la regno Palatinato. Kun la resto de tiu regno Heubach meze de la 16a jarcento iĝas protestanta, kaj suferas sub detruado, epidemioj kaj mortigoj de la Tridekjara Milito, je kies fino dum 1638 en la komunumo nur restas 3 loĝantoj. Ankaŭ postaj militoj suferigas la regionon. Dum 1702 la katolika paroĥo de Heubach povas reekvivi, kaj ĝis 1759 la protestante reformita kaj ankaŭ la luterana paroĥoj konstruas novajn preĝejojn kaj lernejojn.

Dum 1803 sub Napoléon Bonaparte Heubach iĝas parto de la Dukejo Hesio-Darmstadt kaj famiĝas kiel la "plej malriĉa vilaĝo de la duko". Ekde 1817 proksime de la komunumo tranĉiĝas sabloŝtonoj kaj iuj loĝantoj ekhavas iom pli da mono. Tamen komence de la 19a jarcento aparte multaj hesoj kaj ankaŭ civitanoj de Heubach elmigras al Usono. Dum 1871 konstruiĝas la fervoja linio inter Wiebelsbach-Heubach, Reinheim kaj Darmstadt, kaj dum 1896 aldoniĝas linio inter Reinheim, Dieburg kaj Offenbach.

Post 1884 ekzistas nova, fortika kaj tutkomunuma lernejo, ne plu la tri paroĥaj lernejetoj, kaj dum 1912 finkonstruiĝas nova urbodomo. Post du mondmilitoj kun multaj mortoj kaj la almigro de multaj germanoj el la orientaj landopartoj, dum 1969 la du protestantaj paroĥoj de Heubach unuiĝas, kaj dum 1977 la komunumo per la unuiĝo kun Groß-Umstadt perdas sian administran sendependecon.

Eksteraj ligiloj redakti