Hiroshi Araki

japana astronomo
Asteroidoj malkovritaj : 3
Ĉiuj la 14-an de oktobro 1994
26887 Tokyogiants kun Isao Sato
46632 RISE
100267 JAXA kune Masanao Abe kaj Isao Sato

Hiroshi ARAKI (japane 荒木博志, Araki Hiroshi) estas japana astronomo, kiu laboras ĉe la observatorio VLBI de Mizusawa de la Nacia Observatorio de Japanio en Oŝu (gubernio Iŭate) kaj estis sub-estro de la scienca teamo de la misio Hajabusa. Kun kolegoj de la observatorio li kreis detalan topografian mapon de la Luno.

Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 3 asteroidojn,[1] ĉiujn la 14-an de oktobro 1994 en kunlaboro kun Isao Sato kaj Masanao Abe.

Oni ne konfuzu lin kun la amatora astronomo Hiroshi Araki, en kies honoro estis nomita la asteroido 8707 Arakihiroshi.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti