La hispaniola pino (Pinus occidentalis) estas pino, endemia en la insulo de Hispaniolo, kie ĝi estas la superreganta specio en la hispaniolaj pinaroj de Haitio kaj Domingo. La hispaniolaj pinoj vegetas miksate kun angiospermaj arboj ekde 850 metroj ĝis 2 100 metroj de altitudo, kaj troviĝas en unuspeciaj arbareroj super 2 100 metroj ĝis la 3 087 metrojn alta Duarte-Pinto, la plej alta punkto de la insulo. Kelkfoje ili troviĝas en la malaltaĵa ekoregiono de hispaniolaj humidaj arbaroj, en areoj kie malriĉaj acidaj lateritaj grundoj superregas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hispaniola pino
Hispaniola pino sur Duarte-Pinto, Domingo
Hispaniola pino sur Duarte-Pinto, Domingo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Pinus occidentalis
Sw.
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu mezgranda neotropisa arbo havas alton de 20-30 m kaj prezentas malferman arbokronon. La folioj estas malhele verdaj, pinglecaj, je faskoj de [3],[4],5, 11-20 cm longaj kaj 0,9-1,3 mm dikaj. La strobiloj estas 5-8 cm longaj, brilante brunaj, kun antaŭen direktiĝantan pikaĵeton je ĉiu skvamo; ili maturiĝas en ĉirkaŭ 18 monatojn kaj malfermiĝas por liberigi la semojn, kiuj estas 4-5 mm longaj kun 15 mm flugilo.

Simbiozaj rilatoj kun ektomikorizaj fungoj ebligas vegetadon de Hispaniolaj pinoj sur malprofundaj, nefertilaj grundoj.

La ege parenca kuba pino (P. cubensis), indiĝena en orienta Kubo, estas de kelkaj botanikistoj konsiderata kiel la saman specion.

Eksteraj ligiloj redakti