Eberdingen
Eberdingen - prononco [E:badingn] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6972 loĝantojn.
Eberdingen | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | ||||||
Distrikto | Distrikto Ludwigsburg | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07042 | ||||||
Poŝtkodo | 71735 | ||||||
Aŭtomobila kodo | LB | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08118012 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Peter Schäfer | ||||||
Adreso de la administrejo | Stuttgarter Straße 34 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 6972 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 48° 53′ N, 8° 58′ O (mapo)48.8794444444448.9652777777778Koordinatoj: 48° 53′ N, 8° 58′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 272 m | ||||||
Areo | 26,21 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.eberdingen.de/ | ||||||
Vidindaĵoj redakti
Plej grava vidindaĵo estas la "tombo de la kelta princo" en la parto Hochdorf an der Enz.
Rande de la vilaĝo troviĝas grandega kelta tumulo (tombomonto). Ĝi mezuras 6 metrojn da alteco kaj havas diametron de 60 metroj. La tombo estis elfosita en la jaro 1978 kaj datita al 530 a.K.. La tombo estis lukse ekipata kaj - surprize - neniam prirabata. La situo de la tombo estas elstara, kun rekta rigardo al Hohenasperg, kiu tiutempe estis la princa sidejo kaj rifuĝburgo.
La entombigito estis kelta princo, viro, 40-jaraĝa, kun impona alteco de 1,87 m. Li estis metita sur bronza kanapo. Li estis entombigita kun or-tegita torko (kolringo) sur lia kolo, braceleto sur lia dekstra brako, kaj plej rimarkinde, maldikaj gravuritaj oraj tabuloj estis sur liaj - dume disfalintaj - ŝuoj. Ĉe la piedo de la kanapo estis grandega kaldrono 500-litra, ornamita kun tri leonoj ĉe la randaĵo. La orienta flanko de la tombo enhavis kvar-radan ĉaron tenanta aron de bronzaj pladoj - servico sufiĉe multnombra por servi naŭ kunmanĝantojn.[1]
-
La tombo, rekonstruita en la muzeo
-
La ornamaĵoj de la princo
-
Ponardo kaj ingo
-
La ĉaro
Referencoj redakti
- ↑ Literaturo pri la elfosado:
- Jörg Biel: Der Keltenfürst von Hochdorf. 3. Aufl. Theiss, Stuttgart 1995, ISBN 3-8062-1172-8 germane
- Antje Theel: Die Rekonstruktion von Sozialstrukturen am Beispiel des so genannten Fürstengrabes von Hochdorf. Leipzig 2006 rete legebla Arkivigite je 2007-06-07 per la retarkivo Wayback Machine (germane)