Hochwald (Hunsruko)
La Schwarzwälder Hochwald aŭ mallonge Hochwald aŭ en Esperanto alta arbaro estas la sudokcidenta parto de la mezmontaro Hunsruko kun alteco de 816,32 m super marnivelo, nome Erbeskopf, en la nordo de Sarlando kaj la allima Rejnlando-Palatinato. Estas tie nacia parko.
Geografio
redaktiSituo
redaktiLa mezmontaro etendiĝas en la Naturparko Saar-Hunsrück preskaŭ de Mettlach (Sarlando) ĝis la monto Erbeskopf (Rejnlando-Palatinato). Ĝi situas inter Losheim, Weiskirchen, Wadern kaj Nonnweiler en Sarlando kaj Hermeskeil kaj Birkenfeld, Thalfang kaj Idar-Oberstein en Rejnlando-Palatinato.
Norde situas la Osburger Hochwald; ambaŭ kune havas la nomon Hochwald. La sudorienta parto de Schwarzwälder Hochwald ankaŭ nomiĝas Dollberge kaj sude estas la Idarwald.
Montoj
redaktiAl la montoj kaj altaĵoj de la Schwarzwälder Hochwald apartenas – ordigita laŭ alteco en metroj (m) super marnivelo:
- Erbeskopf (alteco 816,32 m) apud Thalfang, la plej alta monto de la Hunsrück kaj Rejnlando-Palatinato
- Ruppelstein (762,7m), apud Börfink, distrikto Birkenfeld, Rejnlando-Palatinato
- Sandkopf (757,4 m), apud Neuhütten-Muhl, plej alta monto en la distrikto Trier-Saarburg, Rejnlando-Palatinato
- Friedrichskopf (707,4 m), apud Brücken, distrikto Birkenfeld, Rejnlando-Palatinato
- Dollberg (695,4 m), inter Neuhütten (Rejnlando-Palatinato) kaj Eisen (Sarlando), plej alt monto de Sarlandoz
- Teufelskopf (695,0 m), apud Waldweiler, en Irrwald, Rejnlando-Palatinato
- Schimmelkopf (Weiskircher Höhe) (694,8 m), inter Mandern (Rejnlando-Palatinato) kaj Weiskirchen (Sarlando),
- Mückenbornberg (692,6 m), apud Waldweiler, en Irrwald, Rejnlando-Palatinato
- Ringkopf (650 m), orientsudoriente de Allenbach sur dorso de la Schwarzwälder Hochwald
Literaturo
redaktiHohwäller - Ein Sammelband Hochwälder Mundart, Herausgeber Dittmar Lauer, Manfred Moßmann - Verlag Alta Silva, Kell am See, Oktober 2006, ISBN 3-9810762-0-6 (ISBN 978-3-9810762-0-2), Abbildung [1]