Hof (Saale)

komunumo en Bavario, Germanio
(Alidirektita el Hof (Bavario))

Hof estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Bavario kaj al ties distriktaro Supra Frankonio. La 1-an de aŭgusto 2006 la urbo havis 48.414 loĝantojn. Kvankam ĝi ne estas en ties teritorio, la urbo estas la administra centro de la ĉirkaŭa distrikto Hof, kiu ankaŭ portas la urban nomon.

Hof
Blazono
Hof (Saale) (Germanio)
Hof (Saale) (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Frankonio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09281
Poŝtkodo 95028, 95030, 95032
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 8670
Aŭtomobila kodo HO
Oficiala Municipokodo 09464000
NUTS DE244
Politiko
Komunumestro Eva Döhla
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Klosterstr. 1
95028 Hof
Demografio
Loĝantaro 46656 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 19′ N, 11° 55′ O (mapo)50.31666666666711.916666666667Koordinatoj: 50° 19′ N, 11° 55′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 470 - 600 m
Areo 58,02 km²
Oficiala retejo https://www.hof.de/
vdr

Hof situas borde de la rivero Saale kaj en la mezalta montaro Fichtelgebirge.

Industrio redakti

Ekonomie gravas en Hof la industrioj tekstilaĵaj kaj bierfaradaj.

Historio redakti

Unue la urbo menciitis en la 1214-a jaro kaj estis antaŭe sidejo de Regna vokto. En 1373 ekregis la burggrafoj de Nürnberg. En 1810 la urbo bavariĝis. Fajrego de 1823 detruis grandan parton de la urbocentro malnova.

La paroĥa preĝejo Sankta Mikaeolo el la 14-a jc rekonstruitis dum 1826-29 laŭ novgotika stilo. La Hospitala kirko, kies kerno datumas el la 14-a jc, ricevis en la 17-a jc barokan kasonan plafonon.

La urbodomo konstruitis inter 1563 kaj 1566.

Partneraj rilatoj redakti

La urbo havas amikajn rilatojn interalie kun

 
La hof-a urbodomo kiu modelis por la Urbodomo de Vajmaro
 
la plej malnova preĝejo de la urbo nomiĝas laŭ la sanktulo Lorenco
 
blazono de la grafoj de Brandenburgio-Bayreuth en la strato Ludwigstraße
 
ponto Unterkotzau
 
la urba ĉefstacidomo
 
parko de vojaĝorevoj
 
Schiller-gimnazio
 
memorejo pri la nazia malliberejo Moschendorf [Moŝndorf]
 
la urba teatro
 
urba panoramo, fone la monto Kornberg

Famuloj redakti