Horná Streda
Horná Streda, estas vilaĝo en Slovakio en Regiono Trenčín, en distrikto Nové Mesto nad Váhom. La oficiala hungara nomo estis ĝis 1898 Vág-Szerdahely.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 1260
- Alto super marnivelo: 169 m
- Poŝtkodo: 916 24
- Telefonprefikso: +421 032
Situo
redaktiHorná Streda situas laŭ dekstra bordo de Váh, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo Nové Mesto nad Váhom-Leopoldov. La distriktejo troviĝas 11 km-ojn for.
Historio
redaktiPli frue estis vilaĝo dum la Grandmoravia Regno. La unua mencio devenis el 1263 en formo "Zeredahel". La kampoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. En 1813 inundo okazis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 796 da homoj, (plejparte slovakoj). La komunumo ĝis Traktato de Trianon apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágújhely, poste al Ĉeĥoslovakio. En 2001 vivis tie 1266 da homoj (1246 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1728, en 1924 pligrandiĝis
- ruinaĵo de abatejo
- baroka monumento pri Sankta Triunuo el la 18-a jarcento