Horné Saliby, hungare Felsőszeli estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.

Horné Saliby situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas 8 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1237 en formo "Zele", apartenanta al abatejo de Pannonhalma. En 1523 la komunumo ricevis privilegiojn, sed ne iĝis urbo. En 1910 loĝis tie 3477 da homoj, (3463 hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 3134 da homoj, (2100 hungaroj, 1001 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti