Hoshikuzu Telepath
japana 4-koma mangaa serio
Hoshikuzu Telepath (星屑テレパス [hoŝikuzu terepasu]; esperantigita: Stelpolva Telepatiisto) estas yonkoma mangao de OOKUMA Rasuko. Ĝi estas eldonita ekde 2019 de Houbunsha en Manga Time Kirara.
Hoshikuzu Telepath | |
---|---|
Originala titolo | 星屑テレパス |
Ĝenro | Sciencfikcio, Jurio, Yonkoma |
Aŭtoro | Ookuma Rasuko |
Publikiginto | Houbunsha |
Magazino | Manga Time Kirara |
Volumoj | 3 |
Resumo redakti
Konohoshi Umika estas ege timida mezlernejano kiu estas tiel maltrafa je komunikado ke ŝi sentas sin preskaŭ kiel eksterterano. Unutage, ŝi renkontiĝas kun virino kiu pretendas esti vera eksterterano.[1]
Roluloj redakti
- KONOHOSHI Umika (小ノ星 海果 [konohoŝi umika])
- AKEUCHI Yuu (明内 ユウ [akeuĉi jū])
- TAKARAGI Haruno (宝木 遥乃 [takaragi haruno])
- RAIMON Matataki (雷門 瞬 [raimon matataki])
Esperanto en la mangao redakti
Esperanto aperas en la rakonto kiel la lingvo de eksterteranoj. Ĝi havas originalan alfabeton[2] farita de la aŭtoro kaj prezentas kelkajn ŝanĝojn, ekz:
- Formala formo de "Saluton" estas "Peggyov movlov piviibaviv viv" (ペッギョヴ=モヴロヴ ピヴーバヴヴ=ヴヴ)[3]
- Simpla "Saluton" aŭ "Sal" estas "Bona vi" (ボナヴー)
Referencoj redakti
- ↑ Hoshikuzu Telepath ĉe Houbunsha retejo
- ↑ Hoshikuzu Telepath. Volumo 1. Ĉapitro 3. ISBN 978-4-8322-7205-7
- ↑ Hoshikuzu Telepath. Volumo 1. Ĉapitro 1. ISBN 978-4-8322-7205-7