Howard Levy

usona muzikisto

Howard LEVY (Broklino, 31-a de julio 1951) estas plurinstrumenta usona muzikisto. Klavarludanto kaj virtuoza buŝharmonikisto, li estas konsiderita unu el la plej gravaj kaj radikalaj novigantoj de la buŝharmoniko dum la 20-a jarcento.

Howard Levy
Persona informo
Naskiĝo La 31-an de julio 1951 (72 jaroj)
en Brooklyn, Novjorko, Usono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Poly Prep Country Day School
Okupo
Okupo Muzikisto, kantverkisto, posedanto de muzikeldonejo
Aktivaj jaroj 1970-nuna
TTT
Retejo http://www.levyland.com/
vdr

En 1988, Levy estis unu el la fondmembroj de Béla Fleck and the Flecktones, kun kiu li gajnis la Premion Grammy de 1997 pro Plej Bonkvalita Pop-Instrumenta Kompono per la kanto "The Sinister Minister" kaj en 2012 per "Life in Eleven", apartenanta al la albumo Rocket Science (2011). Li laboris kun muzikistoj kiel ekzemple Rabih Abou-Khalil, Paquito D'Rivera, Donald Fagen kaj Paul Simon.

Muzika kariero redakti

Naskita en Broklino, New York, li ekzameniĝis en la Manhattan School of Music, kie li studis pianon kaj orgenon.