Paul Simon
usona muzikisto, kantverkisto kaj produktanto
Paul Frederic SIMON (Newark (Nov-Ĵerzejo)), 13-an de oktobro 1941)[1] estas usona kantisto kaj kantverkisto. Ekde 1964 ĝis 1970 li estis la duono de la duopo Simon & Garfunkel kaj ekde 1970 soloa artisto, krom incidentaj rekuniĝoj kun Art Garfunkel. Simon havis diversajn furorkantojn, inter kiuj Late in the evening (Malfrue en la vespero) kaj Fifty ways to leave your lover (Kvindek manieroj por forlasi vian amant(in)on). Simon faris ĝis inkluzive 2016 dektri solo-albumojn, la plej konata estas la kun Sud-Afrikaj muzikistoj farita albumo Graceland el 1986, sur kiu ankaŭ troviĝas la furorkanto You can call me Al (Vi povas nomi min Al).
Referencoj
redakti- ↑ Eliot 2010, p. 9.