Hrubá Borša
Hrubá Borša, hungare Nagyborsa [nadjborŝa] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/Slovakia_bratislava_senec.png/330px-Slovakia_bratislava_senec.png)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 6 km²
- Supermara alteco: 123 m
- Loĝantaro: 390
- Poŝtkodo: 925 23
- Aŭtokodo: SC
- Telefonprefikso: 02
Situo
redaktiHrubá Borša situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Senec troviĝas 8 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1244. En 1910 loĝis en Nagyborsa 410 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hrubá Borša 360 homoj, (239 slovakoj, 114 hungaroj).
Vidindaĵo
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Rozalia de 1930
Eksteraj ligiloj
redaktiFonto
redakti- hungara Vikipedio