Hueva

municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio

Hueva [uEBa] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 112 loĝantoj sur areo de 31,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,5 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas ovenses.

Hueva
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19119
Politiko
Urbestro Ismael Sánchez Vecino (PP, 2019-2027)
Demografio
Loĝantaro 112  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 2° 58′ U (mapo)40.4625-2.9605555555556Koordinatoj: 40° 28′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 877 m [+]
Areo 31,76 km² (3 176 ha) [+]
Hueva (Kastilio-Manĉo)
Hueva (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Hueva
Hueva (Hispanio)
Hueva (Hispanio)
DEC
Situo de Hueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hueva [+]
vdr

Hueva situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 877 m super marnivelo; je 38 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 7 km de Pastrana. La geografiaj koordinatoj estas 40°27′45″N 2°57′38″Ok. Ĝia municipa teritorio limas kun la teritorioj de Moratilla de los Meleros, Renera, Fuentelencina, Valdeconcha, Pastrana kaj Escopete.

Historio

redakti

Hueva, tiam Ova, estis konkerita al la islamanoj en la jaro 1124, kiam reĝis en Kastilio Alfonso la 7-a. Poste, en 1175, ĝi estis donita de lia sukcedanto Alfonso la 8-a al la Ordeno de Kalatrava, kiuj konstruis kastelon proksime kaj ili estis la senjoroj de la urbeto ĝis la 16a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 149, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hueva, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hueva kie oni falis al la nunaj 149.

Ekonomio

redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo, la pilorio kaj la baseno.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti