Ignác Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Ignác estis hungara lingvisto, literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1888).

Ignác Halász [1] naskiĝis la 26-an de majo 1855 en Tés. Li mortis la 9-an de aprilo 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ignác Halász devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en Várpalota kaj Székesfehérvár, universitaton en Budapeŝto. Li ekinstruis en Székesfehérvár en 1877, en 1892 jam en Budapeŝto. Baldaŭe li instruis en universitato de Budapeŝto kaj Universitato Kolozsvár. Li studvojaĝis trifoje al sameoj helpe de MTA. Tie li kolektis lingvajn esprimojn, kutimojn, literaturaĵojn. Hejme li okupiĝis parte pri porjunulara literaturo, parte pri parencaj lingvoj de la hungara lingvo. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság.

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti