Ignatij Osipoviĉ Brod (ruse Игнатий Осипович Брод; la 7-a de novembro 1902 (laŭ la julia kalendaro la 25-a de oktobro 1902), Saratovo, Rusia imperio — la 16-a de julio 1962, Moskvo, Sovetunio) estis la sovetia petrola geologo, populariganto de scienco, malkovrinto de kelkaj naftominejoj.

Ignatij Brod
ruse Игнатий Брод
Persona informo
Naskiĝo la 7-a de novembro 1902 (laŭ la julia kalendaro la 25-a de oktobro 1902)
en Saratovo, Rusia imperio
Morto la 16-a de julio 1962
en Moskvo, Sovetunio
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Nacieco Sovetunio
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Saratova universitato, Mininstituto (Leningrado)
Profesio
Okupo geologo • universitata instruisto • redaktoro vd
Laborkampo petrola geologio
Aktiva en Sovetunio vd
Fama pro fondis la teorion pri la naftogasaj basenoj, ellaboris la genetikan klasifikon de la naftogasaj kuŝejoj, partoprenis en malkovro de pluraj naftogasaj minejoj
Verkado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ignatij Brod naskiĝis la 7-a de novembro 1902 (laŭ la julia kalendaro la 25-a de oktobro 1902) en Saratovo, Rusia imperio. En 1920 li studentiĝis ĉe la Saratova universitato. En 1921 li transiras al la Mininstituto (Petrogrado), kiun finas en 1928. Inter liaj instruistoj estis Kazimir Kalickij, Jurij Ĵemĉuĵnikov, D. V. kaj V. D. Golubjatnikovoj.

En 1926-1933 laŭ ordono de la Geologia komitato kaj Nafta geologoprospektoea instituto, li detale esploras la ĉefajn jam kaj supozeble naftohavajn areojn de Dagestano, verkas planon de ilia prospektoeado. En 1933 li estis nomumiuta estro de Groznefterazvedka (Grozna naftoprospektorado), poste estis la ĉefgeologo de Grozneftekombinato (Grozna nafta kombinato).

En 1928 li komencis instrui en la Mininstituto. Li multe klopodos pri popularigo de la scioj pri petrola geologio, partoprenis establadon kaj evoluigon de petrolgeologiaj katedroj de la ĉefaj sovetiaj altlernejoj. En 19341939 li estris la katedron de geologio kaj prospektorado de naftogasaj minejoj de la Grozna nafta instituto. En 19411945 li estis prezidanto de la geologia sekcio de la Scienco-teknika konsilio ĉe Glavgaztopprom ĉe la Konsilio de popolaj komisaroj de Sovetunio. En 19421947 li estris katedron de geologio kaj prospektorado de naftogasaj minejoj de la Moskva nafta instituto de I. M. Gubkin. En 19441962 li estris la organizitan de li katedron de geologio kaj geokemio de fosiliaj brulaĵoj en la geologia fakultato de la Moskva ŝtata universitato. En 1952—1962 li estis estro de la Kompleksa Nord-Kaŭkaza nafta ekspedicio de la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio (ekde 1956 — la Kompleksa suda geologia ekspedicio de la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio). En 1956-1962 li estis la direktoro kaj esplorestro de la Scienc-Esplora laboratorio de la geologiaj kriterioj de pritakso de la petrolhavaj perspektivoj (NIL Neftegaz) de Glavgeologio de RSFSR.

li redaktoris la revuon «Novaĵoj de la nafta tekniko. Serio: Geologio» (ruse Новости нефтяной техники. Серия: Геология), anis en redaktoteamoj de la revuoj «Geologio de nafto kaj gaso» (ruse Геология нефти и газа), «La grozna naftisto» (ruse Грозненский нефтяник), «Natura gaso» (ruse Природный газ).

Ignatij Brod mortis la 16-a de julio 1962 kaj estis sepultita en Novodeviĉje tombejo (Moskvo).

Scienca agado redakti

En 1938 li iĝis kandidato pri geologo-mineralogiaj sciencoj kaj profesoro. En 1945 li defendis la doktoran disertacion «Kuŝejoj de nafto kaj gaso. Kondiĉoj de la formiĝo kaj klasifiko de la kuŝejoj» (ruse Залежи нефти и газа. Условия формирования и классификация залежей). Entute li publikigis pli ol 300 sciencajn verkojn.

Ignatij Brod fondis la teorion pri la naftogasaj basenoj, kreis klasifikon de amasiĝoj de nafto kaj gaso, plu uzatan en Rusio. Li enkondukis nociojn kiel la hidrokarbona naturrezervujo kaj hidrokarbona kaptujo, ellaboris la genetikan klasifikon de la naftogasaj kuŝejoj.

Li argumentis eventualan petrolhavecon de la mezozoikaj sedimentaĵoj de Antaŭkaŭkazo. Sub lia gvido estis malkovritaj pluraj naftominejoj de Norda Kaŭkazo (Izerbaŝ, Aĉisu, Duzlak, Ĥoŝmenzil, Berekej, Dagogni, Selli, Benoj, Karabulak, Aĉaluki, Zamankul, Malgobek, Ozek-Suat, Zimnjaja Stavka, Veliĉajevka, Gaŝa kaj aliaj).

Ignatij Brod edukis elstarajn petrolgeologojn kiel V. B. Olenin, P. N. Kuprin, B. A. Sokolov, A. M. Seregin, A. Ja. Arĥipov, D. V. Nesmejanov, M. Ju. Ĥakimov.

Premioj redakti

Verkoj redakti

  • Brod I. O. Kuŝejoj de nafto kaj gaso. Moskvo-Leningrado, 1951 (ruse Залежи нефти и газа)
  • Brod I. O. Fundamento de la petrola geologio. Moskvo, 1953. (ruse Основы геологии нефти и газа)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti