La Libro de la mirindaĵoj

(Alidirektita el Il Milione)

La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo estas verko de anonimulo, eble Rustichello da Pisa, al kiu Marko Polo rakontas siajn vojaĝojn. La libro verkiĝis en la provenca lingvo, kiun Polo ne regis, kaj estis titolita Le divisament dou monde (la priskribo de la mondo), kvankam ĝi populariĝis sub la nomo Il Milione (la titolo devenas aŭ de miliono, tiam konsiderata grandega nombro, aŭ de la kromnomo de la familio Polo, Emilione).

El libro de las maravillas
Marco Polo, Il Milione, Chapter CXXIII and CXXIV.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Rustichello da Pisa, Marko Polo
Lingvoj
Lingvo malnovfranca lingvo
Eldonado
Eldondato 1298
Ĝenro vojaĝlibro
Information icon.svg
vdr
"La Libro de la mirindaĵoj" temas pri la vojaĝoj de Marko Polo en Azio.
Delle meravigliose cose del mondo, 1496

La verko estas dividita en kvar "libroj". La unua libro priskribas la landojn de Meza Oriento kaj Centra Azio, kiujn Polo vidis en sia vojaĝo al Ĉinio. La dua libro priskribas Ĉinion kaj la kortegon de Kublaj-Ĥano. La tria libro priskribas kelkajn regionojn ĉe la azia marbordo: Japanio, Hindio ktp. kaj parton de Afriko. Fine, la kvara libro priskribas kelkajn militojn de mongoloj kaj la regionojn de ekstrema nordo, kiel Rusion

Oni diras ke la verkon redaktis kunulo de Polo en malliberejo. La libro tradukiĝis postnelonge en multajn eŭropajn lingvojn kaj en Esperanton tradukis Daniel Moirand kaj publikigis UEA, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj).

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti