Ila Schütz
Ila Schütz [ŝuc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schütz Ila estis hungara aktorino, voĉoaktoro.
Ila Schütz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schütz Ilona |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1944 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de decembro 2002 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Mihály Halász • István Dégi |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ila Schütz naskiĝis la 5-an de januaro 1944, Budapeŝto - mortis la 11-an de decembro 2002, Budapeŝto.
Biografio redakti
Ila Schütz komencis labori en malsanulejo. En 1965 ŝi aliĝis al trupo de universitata teatro kaj frekventis aktoran akademion. En 1969 ŝi komencis sian aktoran karieron, post unu jaro ŝi aliĝis al trupo de Teatro Madách. Ŝi ofte ludis kune kun István Sztankay, la publiko supozis ilin geedza paro, kiu nature ne estis vera. Ili ludis kune en spektaklo Bernard Slade: Same Time, Next Year (En sama tempo en venonta jaro) prezentita, pli, ol 300-foje. Ŝi ricevis kelkajn premiojn, fine ŝi mortis sin.
Roloj (elekto) redakti
- 25 filmoj inter 1967-2001
- 47 televiziaj filmoj inter 1968-2002, ekzemple Bors serio, 1968; Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1972
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig (Estu bona ĝismorte); Molière: Tartuffe
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj