Ildikó Kaszás

Ildikó Kaszás [kasAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kaszás Ildikó estas hungara baletisto, vickoreografo.

Ildikó Kaszás
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1941 (1941-01-03) (79-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo baleta dancisto
Information icon.svg
vdr

Ildikó Kaszás [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1941 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Ildikó Kaszás akiris diplomon en la baleta instituto en 1958. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ŝi ricevis baletajn rolojn. Ekde 1959 ŝi iĝis konstanta asistanto de László Seregi (eĉ eksterlande). En 1965 en Varna ŝi atingis la trian lokon en internacia baleta konkurso. Tiutempe ŝi ofte dancadis en pluraj landoj. En 1971 ŝi akiris la rangon privata dancisto. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1981-2014, krome en 2002 estis nomumita eterna membro de la Operejo.

Elektitaj baletaj rolojRedakti

  • Fokin: Petruska - balerina
  • Leonid Lavrovskij: Giselle - titolrolo
  • Vojnonen: Flamoj de Parizo - aktorino
  • László Seregi: A fából faragott királyfi - reĝidino

Ŝiaj elektitaj koreografaj partoprenojRedakti

  • Az életbe táncoltatott lány; kineja filmo (1964)
  • Katoj kaj Fantomo de la Operejo en Teatro Madách (1983)

FontojRedakti