Ilona Ács [Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács Ilona estis hungara naĝisto, olimpiano, trejnisto. Ŝia origina familia nomo estis Zimmermann [cimerman].

Ilona Ács
Persona informo
Naskonomo Zimmermann Ilona
Naskiĝo 18-an de aprilo 1920 (1920-04-18)
en Budapeŝto
Morto 2-an de novembro 1976 (1976-11-02) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Ilona Zimmermann[1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1920 en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de novembro 1976 (laŭ alia informo la mortotago estas la 2-a) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ilona Ács maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938. En la sensporta vivo ŝi estis oficisto. Ŝi edziniĝis, baldaŭ divorcis. Ŝi ricevis postmortan premion en 1982.

Sporta kariero redakti

Ilona Ács inter 1934-1940 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono individue 12-foje, teame dufoje, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1935-1938 sesfoje. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1936 teame sen medalo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti