Ilona Kurdy [kurdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kurdy Ilona estis hungara pentristo, skulptisto.

Ilona Kurdy
Bronza busta memportreto de Ilona Kurdy
Bronza busta memportreto de Ilona Kurdy
Persona informo
Naskonomo Kurdy Ilona
Naskiĝo 31-an de oktobro 1951 (1951-10-31)
en Szeged
Morto 23-an de februaro 2007 (2007-02-23) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
vdr

Ilona Kurdy [1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1951 en Szeged, ŝi mortis la 23-an de februaro 2007 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ilona Kurdy frekventis belartan mezlernejon en Budapeŝto, poste ŝi studis ankaŭ en liberaj artlernejoj. Post siaj studoj ŝi aliĝis al artistkolonio en Budapeŝto, kie ŝi lernis precipe de István Moldován (Kolozsváry), István Kamotsay kaj Sándor Várady. Ŝi kreis pentraĵojn kun unika tekniko, la pentraĵoj reflektas malsamajn kolorojn de malsamaj spektoperspektivoj. Ŝiaj temoj ofte devenas el la mistikismo. Ŝi neniam ricevis premiojn.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1982, 1987, 1992, 2005)
  • Ózd (1982, 1985)
  • Vieno (1988)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Kék madár
  • Aranypapagáj

Fontoj redakti