Imre Mészáros [mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Imre estis hungara pastro, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

Imre Mészáros [1] naskiĝis la 23-an de majo 1811 en Hungara reĝlando, en Muzsla (nuntempa Mužla en Slovakio). Li mortis la 26-an de septembro 1865 en Vieno.

Biografio redakti

Imre Mészáros frekventis gimnazion en Esztergom, poste li lernis teologion kaj filozofion en Nagyszombat. En 1834 li pastriĝis, poste li laboris en preĝejoj de diversaj vilaĝoj en Esztergom (reĝa departemento). Baldaŭe li instruis en Esztergom, fine li iĝis rektoro en katolika altlernejo en Vieno kiel rektoro. En 1864 li ricevis la pasteran rangon kanoniko.

Verkaro (elekto) redakti

  • Szavalástan Heinsius nyomain, nyelvünkhöz illesztve, szavalandó darabokkal együtt (1840, 1842)
  • A religio történetének rövid vázlata a világ kezdetétől fogva korunkig, kaht. ifjak számára (1850, poste plurfoje eldonita)
  • Első nyelvgyakorló- és olvasókönyv. Az ausztriai birodalombeli kath. elemi iskolák számára (1862)

Fontoj redakti