In situ

latina esprimo
(Alidirektita el In-situ)

In situ estas latina esprimo kiu signifas 'en la loko' aŭ 'surloke',[1][2]​ kaj kiu kutime estas uzita por referenci fenomenon observitan en la loko, aŭ manipuladon faritan surloke. Tiu esprimon oni devas interpreti per specifaj kaj apartaj signifoj, laŭ la kunteksto en kiu oni aplikas ĝin, ekzemple la jenaj:

  • En nuntempa arto, in situ referencas artan metodon aŭ verkon kiu atentas pri la loko en kiu estas aŭ estos instalita aŭ aplikita.[3]
  • En arkeologio, in situ referencas artefakton, kiu ne estis movita el sia origina loko.[4]
  • En biomedicina inĝenierio in situ aludas al proceduroj por krei rekte enplantaĵon el la propra histo de la paciento ene de la limoj de la operaciejo.[5]
  • En civila inĝenieriado kaj konstruado, in situ referencas metodon aŭ teknikon uzitan aŭ okazintan en la sama loko de la vorko.
  • En sciencoj pri medio, pri purigado de poluita loko, in situ referencas metodon de rekuperado okazanta en la poluita tereno, por ekzemplo, per akcelado de la naturaj procezoj, male al ex situ (fora konservado), laŭ kiu la poluita grundo estas elfosita kaj fortransportita, por posta procezado kaj purigado farota aliloke.
  • En paleontologio (tafonomio) oni diras, ke fosilio estas in situ kiam ĝi troviĝas en sia origina tavolo, male al ex situ, kiam ĝi estas moviĝinta, por ekzemplo, pro rulado sur la deklivo de kuŝejo.[6]
  • En informadiko, in situ operaco estas tiu kiu okazas neinterrompante la normalan staton de sistemo.
  • En ekonomiko, in situ estas uzata reference al la surloka stokado de produkto, kutime natura resurso.
  • En eksperimentoj de psikologio, in situ tipe referencas al tiuj eksperimentoj faritaj en kampo (surloke) male al eksperimetoj faritaj en laboratorio.

Referencoj redakti

  1. Real Academia Española. «in situ». Diccionario de la lengua española (23a eldono). Konsultita la 13an de marto 2011.
  2. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2005). «in situ». Diccionario panhispánico de dudas. Madrid: Santillana. ISBN 978-8-429-40623-8. Konsultita la 13an de marto 2011.
  3. Friedland, Elise A.; Sobocinski, Melanie Grunow (3a de Februaro 2015). The Oxford Handbook of Roman Sculpture. Oxford University Press. pp. 113–. ISBN 978-0-19-026687-5.
  4. Byers, Steven (2011). Introduction to Forensic Anthropology (4a eld.). Upper Saddle Ridge, New Jersey: Pearson Education Inc.
  5. Krasilnikova, O.A.; Baranovskii, D.S.; Yakimova, A.O.; Arguchinskaya, N.; Kisel, A.; Sosin, D.; Sulina, Y.; Ivanov, S.A. et al. (2022). «Intraoperative Creation of Tissue-Engineered Grafts with Minimally Manipulated Cells: New Concept of Bone Tissue Engineering In Situ». Bioengineering 9 (11): 704. ISSN 2306-5354. PMC 9687730. PMID 36421105. doi:10.3390/bioengineering9110704. Konsultita la 3an de julio 2023.
  6. Fernández López, S.R. (2000). Temas de Tafonomía. Departamento de Paleontología, Universidad Complutense de Madrid. 167 págs.