Kamparanaj protestoj en Argentino (2008)

La rura lokaŭto kaj blokado de ŝoseoj en Argentino de 2008 estis etenda konflikto pre kiu la kvar organizoj kiuj kunigas la sektoron de entreprenistoj de la produktado agrikultur-brutobreda en Argentino protestis kontraŭ la decido de la registaro por plialtigi la elprenon al la eksportado de sojo kaj sunfloro kaj por establi nefiksan sistemon por tiuj (rezolucio 125/08).

Interrompo de libera uzado de ŝoseoj fare de ruraj produktantoj ĉe la Nacia Ŝoseo 9, ĉe Oliva, provinco Kordobo (apud Villa María).
Marŝo al Placo Majo de apogo al la registaro kontraŭ la dungista rura lokaŭto, je la 1a de aprilo de 2008

La entreprenista agado etendiĝis dum 129 tagoj, el la 11-a de marto de 2008 ĝia la 18-a de julio samjare, kaj finis per la nuligo de la Rezolucio 125/08 de la Ministerio de Ekonomio kaj Produktado parte de la prezidentino Cristina Fernández de Kirchner. Dum tiu tempo la ruraj entreprenistaj asocioj deklaris serion de decidojn cele al interrompo de kelkaj ekonomiaj agadoj de siaj asociigitoj, same kiel de la interurba transporto kaj de la rura eksportado, realigante partajn lokaŭtojn (lock out), blokadon de ŝoseoj kaj havenoj kaj aliajn praktikojn de rekta agado.[1]

Poste, al la konflikto sumiĝis lokaŭto de la transportaj entreprenistoj per blokado de ŝoseoj, kiu akriĝis la situacion kaj la varliveradon de la urboj.

La procezo politikiĝis rapide kaj la oficialismo kaj proksimaj sektoroj, kiaj la Federacio Trabajo y Vivienda (Laboro kaj Loĝado) de la Central de los Trabajadores Argentinos (CTA), estrita de Luis D'Elía, kaj la Asocio Patrinoj de Placo Majo, akuzis la rurajn entreprenistojn, la ekz-prezidenton Eduardo Duhalde kaj la grupo de amaskomunikiloj Clarín je serĉado de la malstabiligo de la registaro cele provoki la falon de la prezidentino Cristina Fernández de Kirchner. [2][3][4] Tiuj akuzoj estis malakceptitaj de unu el la estroj de la rurista lokaŭto, nome Alfredo de Angeli, de la Federación Agraria Argentina, kiu certigis, ke la perfortaj praktikoj estis pacaj kaj ke ili ne serĉis malstabiligi la registaron, asertante ankaŭ, ke «la registaro klopodas puĉon ĉar ĝi ne scias kiel ripari la landon».[5][6][7][8] Dum la Unión Cívica Radical neis javi malstabiligajn celojn,[9] Elisa Carrió, estrino de la Coalición Cívica, akuzis la 4an de julio de 2008 la vicprezidenton Julio Cobos, pri fakto formi parton de puĉa konspiro kontraŭ la prezidentino Fernández, kun la eksprezidento Eduardo Duhalde.[10]

La konflikto havis unuan eksplodon la 25-a de marto, kiam la ruraj organizoj decidis etendigi la praktikon por sendeterminita daŭro ĝis la registaro «retitu la plialtigon de la elprenoj»,[11] kaj la prezidentino Cristina Fernández respondu la decidon asertante ke ŝi ne negocos dum la lokaŭto pludaŭru.[12] La lokaŭto tuŝis la enlandan kaj internacian komercon, ĉefe de nutraĵoj kaj brulaĵoj, kaj la liveradon al la urboj.

Dum la daŭro de la lokaŭto okazis amasmanifestacioj kaj deklaroj fare de diversaj sektoroj, kaj favoraj kaj kontraŭaj, same kiel kelkaj perfortaj agadoj fare de simpatiantoj de ambaŭ flankoj. La registaro kaj la kvar organizoj de ruraj entreprenistoj kunsidis fojojn por dialogi, sen alveno al interkonsento. Dum la daŭro de la konflikto la registaro anoncis reformojn al la pridispututa sistemo du fojojn, nome la 31a de marto kaj la 29a de majo, en la unua per decido por repagoj kaj subcencioj al malgrandaj produktistoj kaj en la dua por plimalgrandigi la marĝenajn elprenojn kiuj rilatis al futuraj kontraktoj. La entreprenistaj entoj konsideris, ke ambaŭ reformoj estas nesufiĉaj aŭ maltaŭgaj.[13] Dum la konflikto registriĝis ankaŭ la rezigno de la ministro pri ekonomio nome Martín Lousteau, aŭtoro de la decidoj pridisputitaj fare de la ruristoj.[14]

La 17-a de junio la prezidentino Fernández, sendis al la Kongreso (parlamento) projekton de leĝo pri la elprenoj al la eksportado de greno kaj pri la kompensoj al malgrandaj produktistoj, cele la finigon de la konflikto fare de la leĝofara povo. Frumatene de la 17-a de julio, la Argentina Senato, per egal-rezultita voĉdonado kiu devis esti rompita fare de la Vicprezidento de Argentino, malakceptis tiele la projekton de leĝo sendita de la prezidentino, kiu siavece estis antaŭe aprobita post modifoj fare de la Deputitaro. La 18-a de julio la Prezidentino ordonis nuligi la Rezolucion 125/08, post kio unu de la ruristestroj komunikis la finigon de la konflikto.[15][16]

La 3-a de oktobro de 2008 la entreprenistaj asocioj kunvokis novan lokaŭton por ses tagoj kun partaj interrompoj de ŝoseoj kaze de neceso, tiam por reklami la kompletan nuligon de la elprenoj al la eksportado.[17]

Notoj redakti

  1. http://news.bbc.co.uk/hi/spanish/latin_america/newsid_7303000/7303470.stm Argentina: campo desafía a Cristina, alirita la 26an de marto 2008, Seitz, Max, BBC mundo. hispana.
  2. http://www.infobae.com/contenidos/386360-100798-0-D039El%C3%ADa-acusa-Duhalde-querer-organizar-un-golpe-Estado Arkivigite je 2008-08-04 per la retarkivo Wayback Machine D'Elía acusa a Duhalde de querer organizar un "golpe de Estado" , 16a de junio 2008, alirita la 30-a de junio 2008, Diario InfoBAE
  3. Míndez, Leonardo (2008). Debutó el PJ de Kirchner: acusó al campo de antidemocrático y golpista Arkivigite je 2008-10-14 per la retarkivo Wayback Machine, Clarín, 28a de majo de 2008.
  4. Las Madres de Plaza de Mayo denunciaron penalmente a los dirigentes ruralistas, Madres de Plaza de mayo de 2008
  5. http://www.impulsobaires.com.ar/nota.php?id=51237 Arkivigite je 2013-11-01 per la retarkivo Wayback Machine "No estamos detrás de un golpe de Estado" dijo De Angeli y llamó "ñoquis del Gobierno" a los legisladores, 14a de junio 2008, ImpulsoBaires.com.ar
  6. http://www.asteriscos.tv/noticia-14030.html De Angeli: "Acá no estamos para dar un golpe de Estado", 14a de junio 2008, asteriscos.tv}}
  7. http://www.losandes.com.ar/notas/2008/6/17/politica-364672.asp Arkivigite je 2008-08-04 per la retarkivo Wayback Machine De Angeli pidió seguir con una protesta pacífica, 16a de junio 2008, asteriscos.tv
  8. El campo acusó al kirchnerismo de intentar alterar el orden Arkivigite je 2008-08-02 per la retarkivo Wayback Machine, La Nación, 13a de julio de 2008.
  9. http://www.abchoy.com.ar/leernoticias.asp?id=41184 Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine Antes que a un acto, el gobierno debe llamar al diálogo, 16 ade junio 2008, ABCHoy Portal Digital de noticias
  10. http://www.criticadigital.com.ar/index.php?secc=nota&nid=6879&pagina=4%7Curltrad= Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine Más críticas al vice. Ahora, a Cobos le pega hasta Carrió, alirita la 25an de majo de 2009, 4a de julio de 2008, Crítica Digital.
  11. Daniel Juri, Continuará el paro hasta que anulen la suba de retenciones http://www.lanacion.com.ar/archivo/Nota.asp?nota_id=998441[rompita ligilo] La Nación, 25a de marto 2008, alirita la 31-05-2008
  12. Daniel Juri, Un conflicto que llegó a su límite y ya acorrala a los mandatarios provinciales http://www.clarin.com/diario/2008/03/25/elpais/p-00401.htm Arkivigite je 2014-04-09 per la retarkivo Wayback Machine Clarín, 25a de marto de 2008, alirita la 27-03-2008.
  13. http://criticadigital.com/impresa/index.php?secc=nota&nid=1983 Arkivigite je 2010-03-13 per la retarkivo Wayback Machine Diálogo de sordos, alirita la 1a de aprilo 2008, Diego Genoud, Diario Crítica.
  14. Martín Lousteau renunció al Ministerio de Economía Arkivigite je 2014-10-21 per la retarkivo Wayback Machine, La Voz, 25a de aprilo de 2008]
  15. Cristina dejará sin efecto la polémica resolución 125 Arkivigite je 2012-03-09 per la retarkivo Wayback Machine, La Nación, 18a de julio de 2008.
  16. Satisfacción con matices en el campo Arkivigite je 2014-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, La Nación, 18a de julio de 2008.
  17. "El paro del campo, sin cortes y sólo un puñado de productores en la ruta" Arkivigite je 2008-12-08 per la retarkivo Wayback Machine, Clarín, 5a de oktobro 2008.

Eksteraj ligiloj redakti