Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj

La Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj (mallonge IAKHR; hispane Comisión Interamericana de Derechos Humanos, mallonge CIDH; angle Inter-American Commission on Human Rights, mallonge IACHR) estas aŭtonoma organo de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, kies sidejo troviĝas en Vaŝingtono. Kune kun la Interamerika Kortumo de Amerikaj Ŝtatoj, kiu troviĝas en San-Joseo, Kostariko, ĝi estas unu el la instancoj, kiuj ampleksas la interamerikan sistemon por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj.

Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj
emblemo
Fondodato 1959
Sidejo Vaŝingtono, [[]]
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝiaj homaj rajtaj devoj derivas de tri dokumentoj:

  • la Ĉarto de la Organizaĵo de la Amerikaj Ŝtatoj,
  • la Amerika Deklaracio pri la Rajtoj kaj Devoj de Homaro,
  • la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj.

La IKHR estis kreita en Santiago de Chile en 1959. Ĝia unua estro estis la venezuela verkisto Rómulo Gallegos en la periodo 1960-1963. Aktuale, la meksika Tania Reneaum Panszi1 estas la plenumsekretariino.[1]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. «Tania Reneaum Panszi asume como Secretaria Ejecutiva de la CIDH». www.oas.org. Konsultita la 14a de junio 2021.