Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj
Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj (mallongigo BIPM laŭ ĝia franc-lingva nomo Bureau International des Poids et Mesures estas uzata ankaŭ en aliaj lingvoj) estas kunordiganta normiga organizaĵo pri metrologio. Ĝi estas unu el la tri organizaĵoj, kiuj estis establitaj por prizorgi la Sistemon Internacian de Unuoj (SI) laŭ la preskriboj de la Konvencio pri la Metro (Convention du Mètre).
Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 20-a de majo 1875 vd | |
Antaŭe | International Time Bureau vd | |
Geografia situo | 48° 49′ 44″ N, 2° 13′ 10″ O (mapo)48.8292.2195555555556Koordinatoj: 48° 49′ 44″ N, 2° 13′ 10″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Sèvres | |
Adreso | 12bis Grande Rue, F-92310 Sèvres | |
| ||
Agareo |
Internacia sistemo de unuoj | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | internacia organizaĵo | |
BIPM estas la internacia mallongigo el la franca de Bureau internacional des poids et mesures, kiu estas uzata ankaŭ en anglalingvaj dokumentoj. Tiu regulo ankaŭ validas por ĉiuj mallongigoj rilataj al mezurado kiel SI, CGPM kaj CIPM. Okaze de dubo pri ĝusta interpreto, validas ĉiam la franca teksto de la dokumentoj, ne la angla traduko.
Laŭ ĝia oficiala retpaĝaro:
"→ BIPM havas kiel misio certigi la tutmondan unuformecon de mezuroj kaj sian spureblecon al la Internacia sistemo de unuoj (SI) .
Ĝi laboras sub la aŭtoritato de la Konvencio pri la Metro, kiu estas diplomatia traktato farita de kvindek unu nacioj. Ĝi plenumas sian aktivecon dank'al helpo de iom da Konsultaj Komitatoj, kies membroj estas naciaj laboratorioj pri metrologio en la Membraj Ŝtatoj de la Konvencio pri la Metro, kaj ankaŭ dank'al sia propra laboratoria laboro.
BIPM esploras rilate al mezurado. Ĝi organizas kaj partoprenas en internaciajn komparojn de naciaj mezurilaj etalonoj, kaj faras kalibraĵojn por la Membraj Ŝtatoj."
Ĝi lokiĝas en la Pavilono de Breteuil en Sèvres, kiu estas komunumo apud Parizo, Francio. La pavilono estis inaŭgurita de la reĝo Ludoviko la 14a en 1672.
BIPM ĝuas eksterteritorian statuson, kiu permesis al ĝi ne esti invadita fare de la germanoj dum la dua mondmilito. La prototipoj de la etalonoj de la metro kaj de la kilogramo estas daŭre konservataj tie.
La du aliaj organizaĵoj kiuj prizorgas la SI-mezurunuojn estas:
la Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj (CGPM, Conférence générale des poids et mesures)
la Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (CIPM, Comité international des poids et mesures)
Rilataj ligiloj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Internacia Buroo pri Pezoj kaj Mezuroj. Prezento en la lingvoj franca kaj angla. Okaze de dubo pri ĝusta interpreto, validas ĉiam la franca teksto de la dokumentoj.
- Kadeno de respondeco laŭ la Konvencio pri la Metro Bildo de la organiza strukturo en la angla