Internacia Mara Organizaĵo

(Alidirektita el Internacia Mara Organizo)

La IMO, nome Internacia Mara Organizaĵo (angle International Maritime Organization, IMO; france Organisation maritime internationale, OMI), konata ankaŭ kiel Inter-Governmental Maritime Consultative Organization (IMCO) ĝis 1982,[1] estas specialigita institucio de Unuiĝintaj Nacioj respondeca por regulado de ŝipado. La IMO estis establita en Ĝenevo en 1948[2], ekvalidiĝis dek jarojn poste, kaj kunsidis la unuan fojon en 1959. La ĉefa sidejo estas en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, kaj la IMO havas 171 Membrajn Ŝtatojn kaj tri Asociajn Membrojn.[1]

Internacia Mara Organizaĵo
International Maritime Organization
emblemo
flago
IMO ĉefsidejo en Londono.
IMO ĉefsidejo en Londono.
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj
Komenco 1982 vd
Geografia situo 51° 29′ 24″ N, 0° 7′ 22″ U (mapo)51.4901-0.12270000000001Koordinatoj: 51° 29′ 24″ N, 0° 7′ 22″ U (mapo)
Sidejo Londono
International Maritime Organization (Granda Londono)
International Maritime Organization (Granda Londono)
DEC
International Maritime Organization
International Maritime Organization
Map
Internacia Mara Organizaĵo
Ĉefestro(j) Arsenio Antonio Dominguez Velasco vd
Lingvoj

angla lingvo
araba lingvo
Nordĉina dialektaro
hispana lingvo
franca lingvo
rusa lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

La ĉefa celo de IMO estas disvolvigi kaj elteni kompletan regulan kadron por ŝiptransportado kaj ties kampo nuntempe inkludas sekurecon, primediajn aspektojn, jurajn aferojn, teknikan kunlaboradon, marsekurecon kaj efikeco de ŝipado. IMO estas regata de asembleo de membroj kaj estas finance administrata de konsilio de membroj elektitaj el la asembleo. La laboro de IMO estas kondukita pere de kvin komitatoj kaj tiuj estas eltenataj de teknikaj subkommitatoj. Membraj organizaĵoj de la organizaĵa familio de UN povas observi la procedurojn de IMO. Observanta statuso estas garantiita al kvalifikitaj Ne-registaraj organizaĵoj.

IMO estas eltenita de konstanta sekretariaro de dungitoj kiuj estas reprezentantoj de la organizaĵaj membroj. La sekretariaro estas komponita de Ĝenerala Sekretario kiu estas periode elektita de la asembleo, kaj de variaj dividoj kiaj tiuj por mara sekureco, primedia protektado kaj konferenca sekcio.

Ĝeneralaj Sekretarioj redakti

Ĝeneralaj Sekretarioj estis la jenaj:

  • 1959 Ove Nielsen (Danio)
  • 1961 William Graham (Unuiĝinta Reĝlando; laŭvice, sekve la morto de Sro. Nielsen)
  • 1963 Jean Roullier (Francio)
  • 1968 Colin Goad (Unuiĝinta Reĝlando)
  • 1974 Ĉandrika Prasad Srivastava (Barato)
  • 1990 William O'Neil (Kanado)
  • 2003 Efthimios E. Mitropoulos (Grekio)
  • 2011 Koji Sekimizu (Japanio)
  • 2015 Ki Tack Lim (Sud-Koreio)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Introduction to IMO. International Maritime Organization. Alirita 28a de Aŭgusto 2015.
  2. Hoffman, Michael L., "Ship Organization Nears Final Form; U.N. Maritime Body Expected to Have 3 Principal Organs – Panama in Opposition", New York Times, 4-a de marto 1948, paĝo 51. Kontrolita 28a de Aŭgusto 2015.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti