Internacia Matematika Olimpiado

La Internacia Matematika Olimpiado (angle International Mathematical Olympiad, mallongigita: IMO) estas internacia matematika konkurso, aranĝita por mezlernejaj studentoj, do post bazlernejo kaj antaŭ altlernejo, kolegiouniversitato.

Internacia Matematika Olimpiado
emblemo
ĉiujara okazaĵo
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Internacia Scienco-Olimpiado • matematika konkurso
Komenco 1959 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Olimpiadoj okazas ĉiujare, ĉiufoje en malsama lando. La unuaj Olimpiadoj okazis en 1959 en Rumanio kaj partoprenis 52 reprezentantoj el sep landoj. La plej grandaj Olimpiadoj ĝis nun (2021) okazis en Britio en 2019 kun la partopreno de 621 reprezentantoj el 112 landoj.

Strukturo

redakti

Ĉiu teamo sendas ĝis 6 reprezentantojn, akompanatajn de delegacioestro kaj vicdelegitaro. Krome, oni povas sendi observantojn, kiuj aliĝas al la estroj de la delegacio aŭ al la konkurantoj. La konkurso konsistas el 6 demandoj. La ekzamenado daŭras du tagojn, kaj ĉiu tago la konkursantoj ricevas 3 demandojn. Ili havas 4 horojn kaj duonon por solvi ilin. Ĉiu demando valoras 7 poentojn. Oni ne uzas kalkulilojn.

La demandoj

redakti

La demandoj estas prenitaj el kvar kategorioj: algebro, geometrio, kombinatoriko kaj nombroteorio. Solvi ilin ne postulas scion pri altnivela matematiko.

La demandoj povas esti proponitaj de ĉiuj landoj krom la gastiganto. La elekta komitato de demandoj, kiu konsistas el reprezentantoj de la gastiga lando kaj internaciaj fakuloj, reduktas la problemojn al "mallonga listo" enhavanta ĉirkaŭ 30 demandojn (7-8 el ĉiu kategorio). Kelkajn tagojn antaŭ la Olimpiadoj, la estroj de la delegacioj kunvenas kaj elektas 6 demandojn (1-2 el ĉiu kategorio), kaj aranĝas ilin laŭ malfacilecnivelo.

Premioj

redakti

Ĉiu konkursanto ricevas poentaron por ĉiu demando, kiun li solvis. La konkursantoj estas vicigitaj laŭ la sumo de ĉiuj punktoj kiujn ili akumulis. La landoj estas vicigitaj laŭ la sumo de la poentoj, kiujn ĉiuj konkursantoj kune amasigis. La premioj estas distribuitaj jene: proksimume duono de la konkursantoj ricevas medalon, kun la plej bona 1/12 ricevas oran medalon, 2/12 sekvate de arĝenta medalo kaj 3/12 bronzan medalon, do la proporcio estas 1:2:3. Konkursanto kiu ne gajnis medalon sed solvis almenaŭ unu demandon ricevas laŭdon. Krome, povas esti specialaj premioj por precipe originalaj solvoj.

Nord-Koreio estis dufoje eliminita de la konkurado en 1991 kaj 2010 pro trompado [1][2]. Ĝi estas la nurunua lando kiu estis forpelita.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti