Internacia Universitato Menéndez Pelayo
La Internacia Universitato Menéndez Pelayo (hispane Universidad Internacional Menéndez Pelayo, mallongigita UIMP) estas publika universitato kun ĉefoficejo en Madrido (Hispanio).
Internacia Universitato Menéndez Pelayo | ||
---|---|---|
publika universitato | ||
moto | Sapere aude Aŭdacu esti saĝa | |
Informoj | ||
fondodato | 1932 (kiel Internacia Somera Universitato de Santandero) 1949 (kiel Internacia Universitato Menéndez Pelayo) | |
speco | Publika | |
Situo | ||
Geografia situo | 43° 28′ 22″ N, 3° 47′ 43″ U (mapo)43.47277778-3.79527778Koordinatoj: 43° 28′ 22″ N, 3° 47′ 43″ U (mapo) | |
lando | Hispanio | |
urbo | pluraj | |
Estraro | ||
rektoro | César Nombela | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
| ||
Historio
redaktiĜi estis fondita en Santandero en 1932 dum la Dua Hispana Respubliko kun nomo Internacia Somera Universitato de Santandero. Ĝi estas universitato en Hispanio kun longa sperto pri organizado de kursoj de hispanaj lingvo kaj kulturo por fremduloj. Ties ĉefa sidejo estis la Palaco de La Magdalena, kiun uzis la reĝoj de Hispanio inter 1913 kaj 1930 kiel feriejon. En 1945 la universitato prenis la nunan nomon, homaĝe al Marcelino Menéndez Pelayo.
Sidejoj
redaktiTies tradicia kaj plej konata sidejo estas tiu en Santandero, en kies Palaco de La Magdalena okazas someraj kursoj de hispana lingvo. Krome, la universitato ankaŭ havas sidejojn en Valencio, Barcelono, Kartaĥeno, Kvenko, la Fondaĵo Lluis Seoane (Korunjo), Granado, la areo de la Universitato de Zaragozo en Huesca, Sevilo, Tenerifo, La Línea de la Concepción, kaj la Fondaĵo por Aŭdovida Esploro (FIA) en Valencio.
La universitato ankaŭ ofertas ne-universitatan edukadon en diversaj centroj de Hispanio.
Bildaro
redakti-
Sidejo en Santandero
-
Universitata areo Las Llamas (en Santandero)
-
Iamaj ĉevalstaloj estas nun loĝejo por someraj kursoj
-
Palaco de La Magdalena