Ipeľské Predmostie

Ipeľské Predmostie, hungare Ipolyhídvég, estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Banská Bystrica, en distrikto Veľký Krtíš.

Ipeľské Predmostie troviĝas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ traira flankovojo. Šahy troviĝas 10, Veľký Krtíš 32 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio devenis el 1252 en formo Hydveg. Iom poste fortikaĵo kun akva remparo konstruiĝis. La vilaĝo graviĝis, ofte oni tie aranĝis departementajn kunsidojn. La komunumo iĝis doganprena loko ekde 1412, poste ankaŭ foirejo. La turkoj detruis la vilaĝon en 1552. En 1910 loĝis tie 911 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Poste funkciis tie doganejo kaj kazerno. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Dum la 2-a mondmilito la ponto detruiĝis kaj neniam rekonstruiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis parte deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 650 da homoj, (499 hungaroj, 138 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti