Ipil

municipo de la Filipinoj kaj la ĉefurbo de la provinco de Zamboango Sibugaja

Ipil - tagaloge Bayan ng Ipil - estas marhavena urbo (municipo) en Filipinoj, en la insulo Mindanao, en regiono Zamboanga Duoninsulo, kie estas ĉefurbo de la provinco Zamboango Sibugaja. Ipil administre konsistas el 28 distriktoj. La loknomo devenis de Ipil-arboj dense kreskantaj en tiu loko.

Ipil
Administrado
Poŝtkodo 7001 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89 401  (2020) [+]
Loĝdenso 370 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 47′ N, 122° 35′ O (mapo)7.7822222222222122.58666666667Koordinatoj: 7° 47′ N, 122° 35′ O (mapo) [+]
Alto 27 m [+]
Areo 241,6 km² (24 160 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ipil

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ipil, Zamboanga Sibugay [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Distrikta urbodomo en Ipil

GeografioRedakti

Ipil situas laŭ la sudokcidenta marbordo de la insulo[1]. Pli precize la haveno estas 4 kilometrojn sude de la urbocentro. Regiona ĉefurbo Pagadiano troviĝas 93, Zamboanga 112, Dumaguete 186, Iligan 189, Kotabato (urbo) 194, Cagayan de Oro 235, Cebuurbo 317, Dabao 342, ĉefurbo Manilo 777, Kezonurbo 786, Tuguegarao 1098 kilometrojn (aere) [2].

 
Marbordo de Ipil

HistorioRedakti

Ipil origine estis marĉa areo. Tamen la loko estis laŭvoje ŝipe kaj piede inter Zamboanga kaj Pagadiano, tial oni establis haltejon kun nomo Sanito. En 1949 la loko akiris la titolon municipo kun la loknomo Ipil. Matene de la 3-a de aprilo 1995 Ipil estis atakita de ĉirkaŭ 200 armitaj ekstremistoj de en:Abu Sayyaf, kiuj pafis al loĝantoj, rabis bankojn, prenis 30 ostaĝojn kaj poste bruligis centron de la urbo.

ReligioRedakti

En Ipil loĝas plejparte katolikoj. Ekzistas ankaŭ diversaj kristanaj konfesioj, fine muslimoj.

TrafikoRedakti

En Ipil trairas la laŭmarborda vojo inter Zamboanga-Pagadiano, kiun krucas same signifa vojo inter la norda kaj suda marbordoj. La urbo havas enlandan flughavenon kaj maran havenon.

KlimatoRedakti

La klimato de Ipil estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas averaĝe po 1520 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo kaj novembro. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Vendejo en Ipil

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans