Ne miskomprenu kun Ilagan!

Iligan
tre urbanizita urbo
Administrado
Poŝtkodo 9200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 363 115  (2020) [+]
Loĝdenso 446 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 14′ N, 124° 15′ O (mapo)8.2333333333333124.25Koordinatoj: 8° 14′ N, 124° 15′ O (mapo) [+]
Alto 262 m [+]
Areo 813,37 km² (81 337 ha) [+]
Iligan (Filipinoj)
Iligan (Filipinoj)
DEC
Iligan
Iligan
Situo de Iligan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iligan [+]
vdr

Iligan - tagaloge Lungsod ng Iligan - estas duaklasa universitata urbego kaj katolika diocezo en Filipinoj, en regiono Norda Mindanao, en provinco Norda Lanao. Tamen ĝi estas administre sendepende de la provinco.

Strato en Iligan

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Iligan kuŝas sur la marborda ebenaĵo laŭ maro ĉe enfluejo de samnoma rivero Iligan; apude estas montoj [1]. Cagayán de Oro troviĝas 47, Manilo 791, Kezonurbo 797 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

La plej frue en la proksimeco estis fiŝkaptista indiĝena vilaĝo, kiu estis movita al nuna loko de Iligan, kie estis aŭgustena misio en 1609. Ĝuste post 3 jardekoj jezuitoj alvenis kaj la komunumo estis grava bazo de la hispanoj. Ŝtona fortikaĵo estis konstruita en 1642 kaj pli novan pro inundo en 1850. La hispanoj foriris en 1899 kaj usonanoj alvenis en la sekvanta jaro. Inter 1903-1907 Iligan estis distrikta ĉefurbo. En 1914 Iligan akiris municipan statuson. La komunumo travivis okupadon de la japanoj (1942-1944). Iligan urbiĝis en 1950 kaj en 1983 atingis pli altan filipinan klasifikon, en 2009 distriktorajton.

 
Katedralo en Iligan

Ekonomio redakti

Iligan estas pezindustria urbego produktanta akvoenergion (1950), krome estas produktejo de ŝtaloj (1962), cementojn kaj farunojn. Dum la azia financa krizo en 1997 kelkaj industriaj branĉoj estis fermitaj. Gravas la turisma branĉo.

Eduko kaj religio redakti

Iligan havas ŝtatan universitaton kaj privatajn altlernejojn. La urbo estas ĉefe kristana (71%), iome islama (26%). Oni komprenas la cebuanan lingvon (93 %).

Trafiko redakti

Iligan estas marhavena urbo havanta ankaŭ flughavenon. La industriaj firmaoj havas proprajn privatajn havenojn. En la urbego la pasaĝeroj uzas aŭtobusojn, busetojn, triciklojn, eĉ ekzistas ĉevaltira kaleŝo.

Klimato redakti

La klimato de Iligan estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas 3183 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-decembro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti