Mezopotamia araba dialekto

(Alidirektita el Iraka araba dialekto)

La mezopotamia araba dialektoiraka araba dialekto estas kontinuumo de reciproke kompreneblaj arabaj dialektoj origine el la mezopotamia baseno de Irako, ankaŭ etendiĝanta en Sirion,[1] Iranon,[1] sudorienta Turkio,[2] kaj parolata en Irakaj diasporaj komunumoj.

Mezopotamia araba dialekto
لهجة عراقية (lahĝa ʿiraqijja)
Kakia areo: Iraka araba dialekto
Kakia areo: Iraka araba dialekto
lingvo • moderna lingvodialekto
araba lingvaro
Parolata en Irako, Sirio, Irano, Turkio
Regiono Mezopotamio, Armena Altebenaĵo, Kilikio
Parolantoj 15 700 000
Denaskaj parolantoj 13.9 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 1.2 milionoj
Skribo araba
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Ŝemida lingvaro
Araba lingvo
Maŝreka araba dialekto
Mezopotamia araba dialekto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 acm
  Glottolog meso1252
Angla nomo Mesopotamian Arabic
Franca nomo arabe mésopotamien
vdr

Historio redakti

La aramea lingvo estis la lingvafrankao de Mezopotamio de la frua 1-a jarmilo a.k.e. ĝis la malfrua 1-a jarmilo k.e., kaj kiel oni povas atendi, la iraka araba montras signojn de aramea subtavolo.[3] La "gelet-aj" kaj jud-irakaj variaĵoj konservis kvalitojn de la babilona aramea.[3]

Pro la imanenta plurkulturismo kaj historio de Irako, la iraka araba siavice inkludas diversajn pruntovortojn en sian vortoprovizon el la aramea, akada, persa kaj turka lingvoj.

Variaĵoj redakti

La mezopotamia araba havas du ĉefajn variaĵojn. Oni rekonas distingon inter la gelet-a kaj qeltu-a [keltu] mezopotamiaj arabaj dialektoj, kies nomoj deriviĝis de la formo de la vorto por "Mi diris."[4]

La suda (gelet-a) grupo inkludas tigrisan dialektaron, el kiu la plej bone konata formo estas la bagdada araba, kaj eŭfratan dialektaron, konata kiel furati (eŭfrata araba). Gelet-a variaĵo, la ĥuzestana araba dialekto, estas parolata en la provinco Ĥuzestano de Irano.[1]

La norda (qeltu-a) grupo inkludas la nord-tigrisan dialektaron, ankaŭ konata kiel la norda mezopotamia araba dialektomaslaŭi (mosula), kune kun kaj la jud-irakaj kaj la kristan-sektaj dialektoj (ekzemple la bagdada juda araba dialekto).

Distribuo redakti

Kaj la gelet-a kaj la qeltu-a variaĵoj de la iraka araba estas parolataj en Sirio,[1][2] la unua estas parolata ĉe la Eŭfrato oriente de Halepo, dum la dua estas parolata en la supra ĥabura areo kaj trans la landlimo en Turkio.[2]

La kipra maronita araba dialekto havas grandan kvanton da komunaĵoj kun la mezopotamia araba;[5] speciale la norda variaĵo, kaj iuj supozas, ke ĝi apartenas al tiu ĉi dialekta areo.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Arabic, Mesopotamian | Ethnologue
  2. 2,0 2,1 2,2 Arabic, North Mesopotamian | Ethnologue
  3. 3,0 3,1 Muller-Kessler, Christa (julio–septembro 2003). “Aramaic 'K', Lyk' and Iraqi Arabic 'Aku, Maku: The Mesopotamian Particles of Existence.”, Journal of the American Oriental Society 123 (3), p. 641–646. 
  4. Mitchell, T. F.. (1990) Pronouncing Arabic, Volume 2, p. 37. ISBN 0-19-823989-0.
  5. Versteegh, Kees. (2001) The Arabic Language, p. 212. ISBN 0-7486-1436-2.
  6. Owens, Jonathan. (2006) A Linguistic History of Arabic, p. 274. ISBN 0-19-929082-2.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mesopotamian Arabic en la angla Vikipedio.