Irena Brežná
Irena Brežná (n. la 26-an de februaro 1950 en Bratislavo[1]) estas slovaka-svisa verkistino kaj ĵurnalistino kiu ĉefe verkas en la germana lingvo. Ŝi jam gajnis multajn premiojn pro siaj ĵurnalistaj kaj literaturaj verkoj.
Irena Brežná | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Irena Brežná | |||||
Naskiĝo | 26-an de februaro 1950 (74-jaraĝa) en Bratislavo | ||||
Lingvoj | germana • slovaka vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Slovakio • Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bazelo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • psikologo • ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Bazelo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Ŝi pasigis sian infanaĝon en Trenčín, de kie ŝi elmigris al Svislando en 1968 kaj kie ŝi ankoraŭ loĝas. Ŝi studis slavistikon, filozofion kaj psikologion ĉe la universitato de Bazelo.
Ŝi instruis la rusan kaj laboris en psikologiaj esplorinstitutoj en Bazelo kaj Munkeno kaj kiel interpretistino por svisaj aŭtoritatoj por prizorgi migrantojn.
Ŝi aktive partoprenis en la laboro de Internacia Amnestio en kiu ŝi efektivigis kaj subtenis diversajn humanitarajn kaj virinajn projektojn, ekzemple en Gvineo kaj Ĉeĉenio. En Slovakio ŝi kunlaboris kun la virina eduka kaj eldona organizaĵo Aspekt, kiun ŝi subtenis ekde ĝia estiĝo.
Ŝi regule kontribuas al pluraj svisaj kaj germanaj gazetoj kaj revuoj, kiel ekzemple la Neue Zürcher Zeitung kaj Der Freitag (en Berlino).
Verkaro (elekto) redakti
- 1986: Slowakische Fragmente: So kam ich unter die Schweizer: Geschichte einer Emigration
- 1989: Biro und Barbara, infanlibro
- 1989: Die Schuppenhaut, rakonto
- 1991: Karibischer Ball
- 1996: Falsche Mythen: Reportagen aus Mittel- und Osteuropa nach der Wende
- 1997: Die Wölfinnen von Sernowodsk: Reportagen aus Tschetschenien
- 2003: Die Sammlerin der Seelen: Unterwegs in meinem Europa
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la Irena Brežná
- 'Irena Brežná' en la portalo Databazeknih.cz
Noto kaj referencoj redakti
Tiu ĉi artikolo aŭ pli frua versio estas (parta) traduko de la artikolo Irena Brežná en la ĉeĥa vikipedio, kiu dependas de la permesilo Krea Komunuaĵo Nommencio/Samkondiĉe. Vidu la prilaboran historion.
- ↑ (de) Teuwsen, Peer, "Schriftstellerin Irena Brežná: "Eure Angst hat mich immer erstaunt". Die Zeit. online, la 8-an de marto 2012